Hieraŭ antaŭ ol mi enlitiĝis, mi kontrolis la veterprognozon. La vetero estis tiumomente tre bela sed pluvo estis anoncita por la nokto. Sen vere kredi tion, mi tamen prenis la necesajn rimedojn...
Estis bona ideo. Ĉirkaŭ la dua matene, la tuta akvo de la ĉielo falis sur la tendon.
Pro la pluvo, la etoso estas iom refreŝigita ĉi-matene. Ni iom malfrue ekvojis sed estas nur kelkaj kilometroj por atingi Krems, etapon, kiun ni fiksis, ĉar ni esperis renkonti tie esperantistinon, kun kiu ni finfine ne sukcesis kontaktiĝi.
Apenaŭ cent metrojn post la komenco, la trako estas blokita pro laboroj. La anstataŭiga itinero proponita kondukas nin tra la koro de la tenero de la elektrocentralo antaŭ ol konduki nin al Danubo per malgrandaj vojoj en la arbaro.
Kiam vi atingas la tirpadon. Estas simple, nur iru rekten. La ĉielo iom post iom klariĝas kaj la temperaturoj iom post iom altiĝas ĝis ili denove tre varmegas fine de la tago.
Ni babilas dum kelkaj momentoj kun juna paro. Ŝi estas el Grenoblo, li estas el Argentino. Ili forlasis Tuluzon en januaro por vojaĝo de 8 000 kilometroj, pasigis la vintron en la sudaj landoj (Hispanio, Grekio, ktp.) antaŭ trairi tiuj en la nordo al sia celo, Berlino.
Estas agrabla momento. Plej multaj el la biciklantoj, kiujn ni renkontas, estas multe malpli komunikemaj.
La sportaj biciklantoj trikas je la kruroj, ŝajnas ke tio estas, ilia ununura celo. Ili ŝajne ne interesiĝas pti io aŭ iu ajn. Kiam vi renkontas ilin, ĉi tiuj sinjoroj, ili ignoras vin superbe. Doni al vi eĉ rideton, ne esperu tio. Eĉ ne rigardo aŭ kapjeso. Ili eĉ ŝajnas embarasitaj pro la saluto, kiun vi sendas al ili, vi, kiuj veturas inter 15 kaj 20 kilometrojn hore per ŝtalframaj bicikloj...
Sed la plej miriga kaj korŝira afero estas, ke kreskanta nombro da ciklovojaĝantoj apenaŭ estas pli ĝentilaj. Ili pedalas por malkovri la mondon ignorante homojn... strange.
Ni atingas Krems. Abrikoto estas festata tie. La ŝanco gustumi ĉi tiujn famajn Marillenknödel (abrikotaj kneloj). Bongusta!
Hier avant de me coucher, j'ai regardé la météo. Il faisait un temps magnifique mais la pluie était annoncée pour la nuit. Sans trop y croire, j'ai néanmoins pris les dispositions nécessaires au cas où...
C'était une bonne idée. Vers deux heures du matin, toute l'eau du ciel nous est tombée sur la tente.