Hieraŭ estis paŭzotago en Vieno.
Veronik' vizitis la muzeon Sigmund Freud matene dum mi prizorgis kelkajn loĝistikajn taskojn por la daŭrigo de la vojaĝo.
Posttagmeze, ni iris viziti la muzeon Belvedere kie estas multaj pentraĵoj de Klimmt.
Ni unue planis resti iom pli longe en la urbo, sed la troa varmego instigis nin reiri al nia apartamento.
Ni forlasas la mirindan aŭstran ĉefurbon ĉi-matene je la oka, por veturi kiel eble plej multe antaŭ ol la suno fariĝos tro forta. Estas dimanĉo, la stratoj estas senhomaj kaj la vojo malsupreniras: ni rapide atingas Danubon kaj forlasas la urbon.
Sur la pilastroj de la longa ponto, supre kiu iras rapidvojo kiu laŭiras la bicikla vojo estas viodeblaj multaj stratartaĵoj (Street-art pentraĵoj). Mi ofkutime ne tre ŝatas tiajn freskojn sed ĉi-foje ili estas vere belegaj. Verdire, ni transiras subĉielan muzeon.
La tago tiam pasas, agrabla kaj trankvila sub ardanta suno ofte laŭlonge de la rivero, foje sur malgranda vojo, kiu iras laŭ ĝi en la fono, donacante al ni jen kaj jen tegmenton de arboj.
Sufiĉe forta vento blovas, kompreneble de la fronto. Ĝi malrapidigas nin sed malvarmigas nin, igante la temperaturojn kiu proksimiĝas al 35 gradoj pli elteneblaj. Ni rapide paŭzas en Tulln an der Danau por viziti la seniluziigan muzeon Egon Schiele. Nur sep pentraĵoj de la farbisto estas ekspoziciitaj en ĝi. La resto estas serio de ekranoj kie kelkaj specialistoj rakontas al ni pli pri lia vivo ol lia laboro.
Ĉirkaŭ la 15:30 ni atingas nian kamparon en Zwetendorf, urbo de 5.000 loĝantoj fama ĉar ĝi havas la ununuran atomcentralon en Aŭstrio, la plej sekura en la mondo...
Nuklea, vi diris? Ne vere.
Imagu: estas 1978 p.K. La tuta Aŭstrio prepariĝas por produkti nuklean elektron. La tuta? Ne. Ĉar la loĝantoj de vilaĝeto ankoraŭ kaj ĉiam rezistas al la invadanto.
Konsultitaj per referendumo - Aŭstrio ne estas Francio. Ne estas ĉi tie monarko por trudi siajn opiniojn - la aŭstroj malakceptas la ekfunkciigon de la planto kaj tiu de la du aliajn en Karintio kaj Malsupra Aŭstrio, kiuj jam estas konstruitaj kaj pretaj por funkcii.
La fasadoj de la elektrocentralo nun estas kovritaj per 2.300 fotovoltaikaj paneloj, la plimulto de kiuj estas parto de partoprenaj projektoj.
Post la katastrofo de Ĉernobilo Aŭstrio definitive enskribis en sia konstitucio malpermeson uzi la nuklean fision por sia energiprovizo.
La kampadejo estas malgranda kaj familiara. Du loĝaŭtistoj de Digne-les-Bains proponas al ni malvarmajn trinkaĵojn kaj tranĉaĵon de memfarita kuko ĉe nia alveno antaŭ ol ekvoji.
Niaj najbaroj ĉi-vespere estos du familioj kun tri infanoj. Unu estas el Belgio, la alia el Danio, kaj du paroj, paro da gejunuloj kaj alia paro da gejunuloj... ni.
Hier c'était jour de pause à Vienne.
Véronique a visité la matin le musée Sigmund Freud tandis que je m'acquittais de quelques tâches logistiques pour la suite du voyage.L'après-midi, nous sommes allés visiter le musée du Belvédère où se trouvent notamment de nombreuses œuvres de Klimmt.Nous avions prévu de rester un peu plus en ville mais la chaleur excessive nous en a dissuadés.Nous quittons la merveilleuse capitale autrichienne à huit heures ce matin, pour rouler autant que possible avant que le soleil ne devienne trop fort. C'est dimanche, les rues sont désertes et ça descend : nous rejoignons rapidement le Danube et sortons de la ville.Les piles du long pont où passe en surplomb la voie rapide que nous longeons ont été investies par les artistes de Street Art. Je ne suis souvent pas très amateur de ce type de fresques mais elles sont ici proprement superbes. Nous traversons en somme un musée en plein air.