Hieraŭ estis paŭzotago en Regensburgo. Ni iom pigris: ni vizitis nenion, ni nur promenis en la urbo, iom butikumis, suprenrigardis por admiri la belajn fasadojn.
Dum biciklado, ni ŝatas matenmanĝi boligitajn ovojn. Ni plej ofte kuiras ilin en la elektra kaldrono, kiun ni kunportas kaj... ili preskaŭ ĉiam krevas kiam ili estas kuiritaj. Sed la germanoj trovis la paradon. Sufiĉas, por ke la ovo restas sendifekta trapiki la ŝelon antaŭ ol meti la ovon en bolantan akvon per "Eierpicker"(ovoptruilo). La objekto, nekonata en Francio, troviĝas ĉi tie en ĉiuj butikoj kontraŭ 2-3 eŭroj. Kaj ĝi sukcese funkcias, ni provis tion. Ni ankaŭ akiris "Eierschalensollbruchstellenverursacher" – jes, jes, ĝi estas ununura vorto tradukebla kiel "ovoŝelrompilo kie ĝi devas rompi". Ĝi estas malgranda ŝtala ilo kunfarita de vergo, pilko kaj kloŝo. Nur levu la pilkon kaj lasu ĝin gliti laŭ la tigo. La ŝoko kaŭzas precizan tranĉon en la ŝelo de la ovo... kies splitoj vi ne plu glutos kiel okazas kiam vi frapante ĝin per kulero aŭ tranĉilo. Ni provis kaj ni atestas, ke la ilo funkcias! Kaj ni ankaŭ aĉetis "Eirlöffel", specialajn kulerojn por manĝi molajn ovojn, faritajn el plasto, ĉar la germanoj asertas, ke la ŝtalaj kuleroj ŝanĝas la guston de la ovo.
Krome, la urbo estas belega sed la turismaj gvidlibroj priskribas ĝin pli bone ol mi...
Ni foriris ĉi-matene sub malforta suno en malvarmeta temperaturo, tamen ne malagrabla. Ĉirkaŭ 15 gradoj (ĝi neniam atingis pli ol 21 dum la tago). Por forlasi la urbon, ni devis transiri la kreston. Temas pri longa grimpado. Ĝi supreniras konstante sed la deklivo tamen neniam superas 5%. La peno estas tiam rekompencita per vertiĝa malsupreniro dum pluraj kilometroj, kiu kondukas nin al la danuba riverbordo kiun ni sekvas ĝis Kelheim sur vojo kie ni krucas malmultajn homojn. La pejzaĝoj estas belaj, trankvilaj kaj serenaj. Estas tre agrable.
De Kelheim, per boato ni atingas, tra la grandiozaj kanjonoj de Danubo, la abatejon Weltenburg, faman pro ĝia impresa baroka preĝejo kaj ĝia malhela biero... ankaŭ impresa!
Starigia en meandro de la rivero, la bela abatejo, iam verŝajne ne tre alirebla, estas plenplena de turistoj... verdie, inter kiuj... ni. Kiel Mont Sainkta Mikaelo, ĝi devas havi tute alian aspekton, kiam ĝi retrovas la serenecon de la vespero, kiam finiĝas la servo de la restoracio instalita en la korto, dekoj da turistoj silente gustumas la frandajn pladojn kaj – kiel ni – la bongustan biero de la plej malnova monaĥa bierfarejo en la mondo.
Post ĉi tiu vizito kaj ĉi tiu gustumado, ni resurseliĝas por trairi ĉirkaŭ la dekkvino da kilometroj, kiujn ni restas antaŭ ol alveni al nia loĝejo. Pro la malbobaj veterprognozoj nii rezignis tendumo. La vojo malproksimiĝas de la rivero kaj kondukas nin tra kamparo tre malsama ol tiu, kiun ni ĝis nun trabiciklis. Sur ĉiuj malgrandaj vojoj, ni transiras kampojn de asparagoj – la germanoj ŝategas ilin – kaj de lupulo – ĉiu bavaro konsumas jare iom pli ol 130 litrojn da biero, kompare kun la tridek litroj trinkitaj de la francoj.
La loĝejo, kiun ni luis, estas ege agrabla. Ĝi estas granda, ĝi estas pura, ĝi havas kuirejon, lavilon kaj sekigilon. La vivo estas bela, ŝirmita de la pluvo.
Resume: la plej bela tago ekde nia foriro. El ĉiuj vidpunktoj.
Hier, c'était jour de pause à Ratisbonne. Nous nous sommes un peu laissés aller : nous n'avons rien visité de particulier, nous contentant de flâner en ville, de faire quelques achats, de lever le nez pour admirer les belles façades.
En vélovoyage, nous apprécions les œufs à la coque au petite déjeuner. Nous les faisons le plus souvent cuire dans la bouilloire électrique que nous emmenons avec nous et... ils éclatent presque systématiquement à la cuisson. Mais les Allemands ont trouvé la parade. Il suffit, pour qu'elle reste intacte de percer la coquille avant de mettre l'oeuf dans l'eau bouillante à l'aide d'un Eierpicker (pique-oeuf). L'objet, introuvable en France, se trouve ici dans tous les magasins pour 2-3 euros. Et ça marche, on a essayé. Nous avons aussi fait l'acquisition d'un Eierschalensollbruchstellenverursacher – oui, oui, c'est bien un seul mot qui peut se traduire par « provocateur de cassure de coquille d’œuf à l’endroit où elle doit se casser ». C'est un petit ustensile en inox composé d'une tige, d'une boule et d'une cloche. Il suffit de remonter la boule et de la laisser glisser le long de la tige. Le choc provoque une coupure nette la coquille de l'oeuf... dont vous n'avalerez plus les éclats comme cela se produit quand ont l'ouvre en la choquant avec une cuiller ou un couteau. Essayé et approuvé ! Et tant qu'on y était, nous avons acheté des Eirlöffel, des cuillers spéciales pour manger les œufs à la coque, en plastique, car les Allemands prétendent que la cuiller en inox dénature le goût de l'oeuf.Sinon, la ville est magnifique mais les guides touristiques la décriront bien mieux que je ne ferais...