Trois moments d'aujourd'hui.
Trois instants de magie. Il y en aurait d'autres mais il est déjà 23 heures et demain... Y a vélo !
Tri momentoj hodiaŭ.
Tri momentoj de magio.
Estus aliaj sed jam estas la 11-a vespere kaj morgaŭ... Ni devas bicikli !
Unua momento.
Ni estas en Hirstals. Ni aĉetas.
Sinjoro vidas la francan flagon kiun flosas sur la biciklo de Vero kaj komencas konversacion. Li amas nian landon, precipe la regionon de Perpinjano. Li demandas al ni, ĉu ni jam matenmanĝis. Ni respondas jese. Por ni, neniu biciklado sen matenmanĝo.
Domaĝe, li diris al ni, mi estus ŝatinta inviti vin sed venu, mi montros al vi ion. Kaj li kondukas nin al malgranda ekomuzeo dediĉita al la historio de fiŝkaptistoj. Li proponas al ni la enirbiletojn – kiuj rajtigas nin, krome, al malgranda botelo da loka alkoholo, gustigita per lokaj herboj kolektitaj en la dunoj. Li ankaŭ proponas al ni fiskfrikkedele, fiŝbulojn servitajn kun remoulade-saŭco kaj tranĉaĵo da nigra pano. Bongusta, eĉ se la horaro estas iom stranga por ĉi tiu speco de plado, ni ĝuas ĝin.
Ni nur scias, ke lia nomo estas Jan kaj ke li laboras en la mezlernejo en la urbo. Li rakontas nenion plu al ni.
Ni diras al li, ke li estos bonvena en Giberville, se li iam iros al Normandio. Kaj ni vere esperas, ke tion li faros.
Ĉi tiu speco de renkonto okazas nur kiam vi marŝas aŭ kiam vi biciklas.
Ĉi tiuj estas momentoj de la humaneco, kiuj faras la mondon pli bela.
Dankon Jan !
Dua momento.
Prekaŭ alvenitaj al Skagen, ni renkontas den tilsandede kirke, la ŝlimigitan preĝejon.
Konstruita fine de la 14-a jarcento, la preĝejo estas konstruita for de la urbo, kiel estis kutimo.
Sed la vento... En 1770, la dunoj atingis la preĝejon, poste la muron de la apuda tombejo. Post perforta ŝtormo en majo 1775, la fideluloj estis devigitaj fosi la sablon por malbari la pordon de la eklezio. En 1795, la municipo decidis detrui ĝin kaj konstrui novan preĝejo enurba. Laŭ ordono de reĝo Christian VII, la sonorilturo estas konservita por iĝi lumturo.
Victor Hugo rakontis pri la subakvigita preĝejo de Ault (vidu etapon n°4).
Ĉi-foje Hans Christian Andersen, kiu uzis la rakonton de la ŝlimigita preĝejo en la fabelo Rakonto en la dunoj (Alklaku la ligilon por legi la rakonton, tradukita de Zamenhof mem).
Ĉiam kortuŝas transiri, sen serĉi ĝin, hazarde survoje, lokojn, kiuj inspiris grandajn verkistojn. Hazarda voko.
Tria momento.
Ni venis ĉi tien por vidi Grenen, ĉi tiun lokon, kie Norda Maro kaj Baltiko renkontiĝas. Ĝi estas apenaŭ 2 kilometrojn de nia kampadejo. Ni iras tien post la manĝo prenita - tio ne ofte okazas - en brasejo sur la haveno.
Ni pensis, ke ni trovos tie nur unu lokon. Ĉi tio estis la decidita celo de nia vojaĝo. Sen aparta kialo, simple ĉar vi bezonas celon por povi diri al vi, ke vi atingis ĝin. Nur kiel subteno de la sonĝo.
Sed estas pli ol tio, kio estas proponita al ni.
Ni ne atendis ĉi tiun mirindaĵon.
Dekstre la Balta, trankvila. Maldekstre, la Norda Maro. Grandaj ŝaŭmantaj ondoj. Oni devas diri, ke la okcidenta vento ankoraŭ tre forte blovas ĉi-vespere.
La limo estas nekreeble preciza kaj klara.
Kaj vi povas promeni sur la plaĝo al la ĝusta loko kie la akvoj de la du maroj renkontiĝas. Al la plej ekzakta centimetro.
Malmultaj homoj instinkte iras norden.
Ni nun scias, ke ili eraras.
Ĉar la dunoj, ĉar la vento...
Mi rakontos al vi pri la vento. Alian tagon. Estas malfrue, ve.