Vi legos la esperantan version sube, post la fotoj.
Cette première journée est une journée de mise en jambes.
Ĉi tiu unua tago estas trejnado-tago.
La hodiaŭa etapo kondukas nin al Saint Léonard kie ni tranoktas en la sama kampadejo kie ni haltis pasintjare.La vetero estas sufiĉe suna, sed ne tre varmegas, ĉar la nuboj foje kaŝas nin de la suno kaj norda venteto, ne forta, sed tamen sentebla, blovas kaj freŝigas la atmosferon rimarkeble.Ni unue rondvojaĝas en la urbocentro de Havro, ĉar ni ne faris tion hieraŭ. Ni reiras al la Urbodomo, al la preĝejo Sankta Jozefo, (église Saint Joseph), al la apartamentoj Perret kaj... Puŝu sur la pedaloj, ulo ! Por forlasi Havron, vi devas grimpi al la « Pendaj Ĝardenoj » (Les Jardins Suspendus). La suprenniro foje superas 10%. Sed ĉe la supro, la vido al la maro estas grandioza. En la maro, ŝipoj videblas, unu malantaŭ la alia; ili aspektas kiel pinaj procesio-papilioj.Ĝis Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer), nia itinero estas, kontraŭdirekte, tiu, kiun ni sekvis dum la somero de 2021. Do en Sankta-Adreso (Sainte Adresse), ni denove preterpasas antaŭ la statuo de Reĝo Albert 1-a. Ni salutas lin, verdire, post kelkaj tagoj ni estos ĉe lia lando, Belgio.Dum la unua mondmilito, la belga registaro eksilis kaj rifuĝis ĉi tie, de 1914 ĝis 1918. La Soldato-Reĝo elektis resti en sia lando, pli proksime al la fronto.Poste, sur nia itinero, ni trovas la lumturon Cap d'Antifer. Tute aŭtomatigita, ĝi eĉ ne plu estas gardata, kiel la plej multaj hodiaŭ. Restas nur tri lumturistoj en Bretonio ! Estas tuta mondo, kiu malaperas, ĝia mitologio kun ĝi, nur por kelkaj eŭroj...Kaj, lasta "nepre videnda ejo", Etretat kaj ĝiaj klifoj. La Amont-klifo kaj ĝia pinto, eternigita de la Kava Pinto (l'Aiguille Creuse), aventuro de Arsène Lupin skribita de Maurice Leblanc , la Aval-klifo kaj ĝia kapelo; inter ili, la monfama ŝtoneto-strando.La urbo pleniĝis okaze de la semajnfino de la Ĉieliro. Foriris multaj turistoj, ne ĉiuj : ĉie oni parolas la anglan, la restoracioj estas plenaj kaj la suvenirbutikoj ĉiuj malfermitaj...Estas aliaj klifoj. Tiu de Vaucottes tute valoras tiujn de Etretat kaj la loko estas trankvila kaj konservita.Iom post iom, ni alkutimiĝas al la vojaĝon.Hieraŭ ni estis ankoraŭ hejme, apenaŭ cent kilometrojn de ĉi tie... en tute alia mondo.Precipe gravas hodiaŭ scii ĉu ventos morgaŭ kaj ĉu vento helpos nin aŭ ĉu ni devos alfronti ĝin.
Alia sistemo de prioritatoj, jam iom post iom ekregas...Hodiaŭ estes treino-tago ambaŭ por la kruroj kaj ankaŭ por la menso.