Nous avons franchi aujourd'hui le cap des 10.000 connexions sur notre blog ! Meci à tous nos lecteurs.
Ni konstatis hodiaŭ pli ol 10.000 konektonj en nia bogo ! Dankon al ĉiuj niaj legantoj.
Journée de repos hier à Odense. Balade en ville, réajustement des itinéraires, réservation des hébergements, téléchargement des traces GPS, et, le soir, vespermanĝo (repas du soir en Espéranto) avec Sine et René, deux jeunes espérantistes de la ville que Liss-Lotte a invités.
Il y a donc là la totalité (ou la quasi-totalité) des espérantistes présents sur l'île à table ce soir là.
Paŭzotago hieraŭ en Odense. Promenado en la urbo, alĝustigo de la itinero, rezervado de loĝejoj, elŝuto de GPS-spuroj, kaj, vespere, vespermanĝo kun Sine kaj René, du junaj esperantistoj el la urbo, kiujn Liss-Lotte invitis.
Do, tiun vesperon, kune manĝis la - kvazaŭ - tutan esperantistaro de la insulo .
Por atingi Korsør, ni biciklis hodiaŭ... 4 kilometrojn.
Por iri de la insulo Fyn (Fionia) al la insulo Seeland, kiun ni hodiaŭ atingas (tiu kie estas Kopenhago), oni devas transiri la Granda Belto (dane Storebæltsforbindelsen. Mi donos Carlsberg-on, al kiu sukcesos ĝuste prononci la vorton!).
Ni lasas al la biciklistoj de la Tour de France la privilegion transiri la ponton. Niaflanke, ni prenos la trajnon.
Ni iris aĉeti la bileton kaj esplori la staciodomon hieraŭ.
Dum la difinita tempo, ni devos grimpi kun ĉiuj niaj pakoj kaj bicikloj la tri ŝtupojn, kiuj apartigas la kajon de la spaco asignita al la transporto de bicikloj. Ne nur SNCF malmulte aŭ nesufiĉe atentas faciligi intermodalecon. Sed ni estas bonŝancaj, la dunginto trovis por ni trajnon, kies vagonoj, atendantaj ĉe la stacidomo Odense, estas poste alkroĉitaj al la lokomotivo. Ni do havas sufiĉe da tempo por entrajni.
Aliflanke, ĉe la alveno, ni devos rapidi ĉar la trajno foriros tre rapide kaj, ŝi klarigis al ni, jam okazis, ke ĝi foriras kun ene de ĝi la bicikloj de biciklantoj okupataj por eltrajni siajn sakojn.
Ŝi rekomendis, ke ni sciigu nian ĉeeston al la kontrolisto. Ni faras tion kiam ni eniras la trajnon. La malafabla sinjorino ne klare respondas ion, kion mi ne tute komprenis sed kiu evidente vi povas traduki, almenaŭ el, “ne estas mia problemo, zorgu pri tio mem”.
Feliĉe, kelkaj pasaĝeroj afable helpas kiam ni alvenas en Korsør kaj ni eltrajnas en la preskribita tempo, biciklojn kaj sakojn.
Post du tagoj, ni alvenos en Albertslund, en la antaŭurbon de Kopenhago, kie ni restos plurajn tagojn ĉe Pia kiu bonvenigas nin. Poste, ni reeniros en Normandio...