Nous avons passé la journée d'hier à Aalborg, la quatrième ville du Danemark, peuplée d'un peu plus de 130.000 habitants qui accueille plus de 20.000 étudiants.
Nous avons flâné dans les rues de la vieille ville et visité le Centre Utzon. Inauguré en 2008, c'est le dernier bâtiment conçu par Jørn Utzon, l'architecte de l'Opéra de Sydney. Ce matin, après cette journée de pause, nous faisons à rebours et vent dans le dos les vingt-cinq kilomètres entre Aalborg et Egense. Pas de Joséphine ni de glace cette fois.
Ni pasigis la tagon hieraŭ en Aalborg, la kvara plej granda urbo de Danio, kie loĝas iom pli ol 130 000 loĝantoj kaj pli ol 20 000 studentojn.
Ni promenis tra la stratoj de la malnova urbo kaj vizitis la Centron Utzon. Inaŭgurita en 2008, ĝi estas la lasta konstruaĵo dizajnita fare de Jørn Utzon, la arkitekto de la Operdomo de Sidnejo.
Hodiaŭ matene, post la ĉi-taga paŭzo, ni faras la 25 kilometrojn inter Aalborg kaj Egense reen kaj kun la vento dorse. Neniu Jozefino kaj neniuj glaciaĵoj ĉi-foje.
Ek al Hadsund.
Ni vojaĝas inter kampoj de hordeo – vi bezonas ĝin por fari bieron – kaj kolzo, ankaŭ tritiko, pli malofte.
Ambaŭflanke de la vojo, ĝi estas, denove, milda simfonio de koloroj. En la kampoj, la verdo de la tritiko, dum ĝi maturiĝas, kontraŭvole cedas al pli flavaj tonoj.
La kolzo jam klare alprenas okrajn tonojn, kiuj anoncas venontan rikolton.
La kampoj de ora hordeo estas la plej belaj. La sveltaj spikoj, skuitaj de la vento, ondiĝas senfine, foje milde aŭ subite, platigitaj de pli vigla ekblovo. Eble ili tremas : blovas forte kaj malvarme. Ili aspekats kiel maro, kies horizonto, strange, estus ĝuste ne horizontala, haltigita de la milda kurbo de la monteto, kiun ni vidas malproksime, kies malsama koloro vidigas ĝin.
Aliaj etendaĵoj donas al ni la impreson, ke ni povus esti en Francio : neniu dunoj plu ĉi tie, neniu maro plu, verda kamparo, kun serpentumaj kaj montetaj vojoj. Eĉ kelkaj akraj supreniroj.
Survoje, ni renkontas frambujojn kun tre apetitigaj fruktoj. Tempo por rikolto. Apenaŭ ni foriras ni vidas cent metrojn plu ĉerizarbojn kun malgrandaj sed bone maturaj fruktoj. Tempo por rikolto denove.
Ni alvenas sufiĉe frue en malgranda trankvila kaj senpretenda kampadejo. La instalaĵoj estas iom malnovaj sed konvenas al ni perfekte. Estas duŝoj. Estas la ĉefa afero. Estas kuirejo kun fridujo-frostujo kaj forno. Estas ŝatinda.
Ne estas la unua fojo sed ĉiam surprizas nin - estus neimagebla en Francio - ĉe la akceptejo estas neniu. Vi povas starigi la tendon libere kaj pagi ĉe la aŭtomata kasisto. Neniu kontrolas, oni fidas vin.
Estas la naŭa. Oni aŭdas belan sonorilon. Mi scias de kie ĝi venas. Mallonga sed tiom bela koncerto.
La ĉielo ĉi-nokte estas nuba kaj la vento falis. Pluvo estas anoncita por la nokto, preskaŭ certe. Ĝi tamen ne ŝajnas tion. Ni vidos.
38 gradoj estas anoncitaj en Normandio morgaŭ, 24° ĉi tie. Pli bone esti ĉi-tie.