Notre séjour chez Thomas a été des plus agréables. Nous y avons pratiqué l'espéranto en situation réelle et nous avons l'impression d'avoir progressé. Nous avons cependant aussi utilisé le français puisque Thomas le parle et que nous manquons encore de vocabulaire. Plus nous avancerons dans notre voyage, moins il est probable que nous rencontrions des espérantistes qui soient aussi francophones. La difficulté nous obligera à la progression.
Thomas a eu la gentillesse de prendre le temps ce matin de nous faire visiter rapidement Bruges. On ne saurait en voir en quelques heures toutes les merveilles tant elles sont nombreuses. Certaines sont cachées que Thomas qui a toujours vécu ici connaît et nous fait découvrir par un itinéraire qui nous mène rapidement d'un point à l'autre. Il faudrait rester ici des jours.
Nia restado kun Tomaso estis tre agrabla. Ni praktikis Esperanton en vera situacio. Ŝajnas al ni, ke ni progresis. Tamen ni ankaŭ uzis la francan ĉar Tomaso parolas ĝin kaj ankoraŭ mankas al ni vortprovizo. Ju pli ni antaŭeniras en nia vojaĝo, des malpli ni renkontos esperantistojn kiuj sciparolas la francan. La malfacileco devigos nin progresi.
Thomas afable prenis la tempon hodiaŭ matene por ke ni kune rapide vizitis Bruĝon. Ni ne povis kompreneble vidi ĉiujn mirindaĵojn en kelkaj horoj ĉar ili estas multnombraj. Kelkaj estas kaŝitaj, ke Tomaso, kiu ĉiam loĝis ĉi tie, konas kaj igas nin malkovri per itinero, kiu kondukas nin rapide de unu punkto al alia. Ni devus resti ĉi tie dum tagoj.
Li ankoraŭ akompanas nin dum ĉirkaŭ dek kilometroj ĝis Damme, kie ni disiĝas.
Ni haltas tie. Ĝi estas la naskiĝurbp de Till Uylenspiegel, la heroo de la tiom bela romano de Charles de Coster, la franclingva flandra verkisto. Se estus libro kaj nur unu, kiun mi devus kunporti al iu dezerta insulo aŭ en ekzilo, certe estus ĉi tiu.
“Ĉe Damme, en Flandrio, kiam majo malfermis iliajn kratagajn florojn, naskiĝis Ulenspiegel, filo de Claes.
Akuŝistino klaĉista, kiu nomiĝis Katheline, envolvis lin en varmajn vindaĵojn kaj, rigardinte lian kapon, montris haŭton tie.
-Li havas kufon, li naskas sub bonŝanca stelo ! ŝi diris feliĉe.
(...)
Tiam tagiĝo disrompis la noktajn nubojn, la hirundoj nealte superpurigis la herbejojn plorante, kaj la suno montris sian n purpura brilan vizaĝon al la horizonto. »
La teksto de de Coster estas tute reinventita lingvo, tute kreita universo, tute ekstravaganca magio kiu. La libro, amuza kaj kortuŝa, estas pli bona, multe pli bona laŭ mi ol la filmo.
Ĝi meritas esti (re)malkovrita.
Ni tagmanĝis kelkajn paŝojn for de la bela statuo de Nelle, la koramikino de Till. Antaŭ la muelejo, ŝi atendas, sendube estas lin, ke ŝi atendas.
La biciklado estas ĉi-tie facila. Nur sekvu la tirvojoj apud la kanalojn : plej ofte unu el la du vojoj, kiuj ambaŭflankas la kanalon, estas ekskluzive rezervita por piedirantoj, biciklantoj kaj por la malmultaj lokaj loĝantoj.
Tiel estas Belgio: oni povas trairi sepdek kilometrojn, trankvile, preskaŭ sen renkonti eĉ unu aŭton, sur larĝaj, sekuraj, prizorgataj, markitaj vojoj, ekipitaj per benkoj kaj tabloj je regula intervalo.
Kiam ni alvenas en Gento, ni renkontas tie multe pli da biciklantoj ol motoristoj. Luma panelo instalita ĉe la rando de la vojo indikas, ke pli ol miliono da biciklantoj pasis tie ekde la komenco de la jaro... ni estas meze de junio. Eĉ ne estas duono de la jaro.
Ni vidas en Gento multajn “Fietsstraat”, biciklajn stratojn. La rapido de aŭtoj estas limigita al 30 kilometroj hore kaj ili ne rajtas preterpasi biciklojn. Ili atendas malantaŭe. Jen ĉio. Tiel faras la aŭtistoj. Ili estas alkutimiĝintaj ; ili ne senpaciencas. Ĉiuj unudirektaj stratoj akceptas biciklantojn biciklante al la alia direkto. Se laboro interrompas la trakon, ciam oni proponas ĉalternativan vojon. Multaj vojkruciĝoj estas ekipitaj per subpasejo por bicikloj. Estas multaj parkejoj (sed tamen mankas kelkajn). Sur la tre malgranda placo, kie mi skribas ĉi tiun tekston, mi vidas dek du biciklojn, kiuj estas parkumitaj.
Tie estas alia animstato. Ĉiuj studentoj ŝajnas bicikli al lernejo, laŭ la nombro el ili kiun mi vidas, je la horo de la fino de la lernotago. La maljunuloj ankaŭ biciklas. La biciklo estas utila por ĉio kaj ĉiuj : movi de unu loko al la alia, transporti la infanojn, butikumi.
Tomaso diris al mi ĉi-matene: "Kiam biciklantoj ĉi tie petas la kreadon de unu metro da biciklovojo, ili plejofte estas propitaj du metrojn".
La rezulto estas tiu : la urbo estas agrabla, paca.
Complètement d'accord avec Bertrand et Véronique sur le bonheur de rouler en vélo en Belgique et dans les villes . ( idem aux Pays Bas , au Danemark , en Allemagne , en ce qui concerne notre expérience ) Je crois que la culture du vélo et le comportement des automobilistes à l'égard du vélo est dans leurs gènes . C'est tout simplement génial .