Le blog est publié en français et en espéranto. Dérouler la page pour accéder au texte en français.
Jen nova somero, jen nova vojaĝo...
Denove ĉi-jare ni ne faros tion, kion ni planis...Neeblis iri laŭ Danubo en 2020 pro la pandemio. Neeblis iri laŭ Danubo en 2021 pro la pandemio.Kaj...ne eblas iri laŭ Danubo ĉi somere, ĉi-foje pro la milito.Sulina, nia celo, situas ĉe la dekstra bordo de Danubo rande de la Nigra Maro, kiu, ĉe la delto, dislimas Rumanion kaj Ukrainion. Nia sekureco ne estus minacita. Sed ili estas tiom da homoj, kiuj fuĝas de la milito kaj rifuĝas en la regionon... Ni ne povus senrespekte ludi la turistojn inter ĉi tiuj sinistraj viktimoj, same kiel ni ne imagus uzi por nia plezuro la loĝistikajn rimedojn, de kiuj dependas ilia pluvivo.Ĉar la vojo al la oriento estas fermita por ni, ni decidis iri norden. Estas simple : ni nur devas ŝanĝi unu literon. B anstataŭigas J kaj ni ne iros al Danubo sed al Danujo.Pasintjare, ni biciklis laŭ la marbordoj de Normandio, de Pikardio, laŭ tiuj de Pas-de-Calais kaj Nord. Kelkajn jarojn antaŭ ni biciklis laŭ tiuj de la belga kaj nederlanda marbordoj, kiam ni kutimis ferii en Koksijde. Kun plezuro ni retrovos ĉi tiujn vojojn, kiujn ni ne konatas tiel kiel ili indas, sed kiuj tamen ne estas nekonataj al ni.Aliflanke, ni ankoraŭ scias nenion pri la pejzaĝoj de la germanaj marbordoj, nek de Danio. Estos malkovro.Niaj vojaĝoj ankaŭ estas plibeligitaj de renkontoj. Iuj estas pasemaj, okaze de la kompliceco de interŝanĝita rideto aŭ de komuna irado dum kelkaj kilometroj. Aliaj estas pli memorindaj. Dum niaj vojaĝoj bonvenigas nin kaj donacas al ni neforgeseblajn momentojn, la "Warmshowers-anoj", membroj de la reto de libervola reciproka bonvenigo por biciklantoj kaj la gastigantoj de la "Pasporta Servo", kun kiuj ni havas Esperanton kiel komunan lingvon. Tiuj momentoj estas niaj pli preciozaj memoroj.Estas plezuro por ni kunhavi ĉi tiujn malkovrojn kaj emociojn kun vi, iom akompani vin laŭ niaj vojoj.La vojaĝo komenciĝas la 29-an de majo kaj daŭros ĝis meze de septembro.Ĉu preta ? Ek ! Surseliĝu kun ni !À nouvel été, nouveau voyage...
Mais ce pas encore cette fois que nous ferons celui que nous avions prévu…Pas de Danube en 2020 pour cause de pandémie. Pas de Danube en 2021 pour cause de pandémie...Et pas davantage en 2022, à cause de la guerre cette fois.Sulina, notre but, se situe sur la rive droite du Danube au bord de la Mer Noire, qui, à son delta, sépare la Roumanie de l'Ukraine. Notre sécurité n’y aurait a priori pas été menacée. Mais les réfugiés qui fuient la guerre affluent, nombreux, dans la région. Nous ne pouvions inconsidérément jouer les touristes parmi ces victimes meurtries, pas plus que nous ne pouvions mobiliser pour notre plaisir les ressources logistiques dont dépend leur survie.Puisque la route vers l'est nous est fermée, nous avons donc décidé de prendre celle du nord. Il nous aura en fait suffi de changer une syllabe. Nous n’irons pas au Danube mais au Danemark.L'an dernier, nous avons parcouru les côtes normandes, picardes, celles du Pas-de-Calais et du Nord ; celles du littoral belge et néerlandais en d'autres occasions, quand nous passions des vacances à Coxyde (Koksijde). C’est avec plaisir que nous retrouverons ces chemins, qui sans nous être aussi familiers qu’ils le méritent, ne nous sont pourtant pas inconnus.Nous ne savons rien encore en revanche des paysages des cotes allemandes, ni du Danemark. Ce sera une découverte.Nos voyages sont aussi faits de rencontre. Certaines sont fugaces, au détour de la complicité d’un sourire échangé ou d’un itinéraire partagé pendant quelques kilomètres. D’autres sont plus marquantes. À chacun de nos voyages, les « Warmshowers », membres du réseau d’hébergement mutuel bénévole des cyclistes et les hôtes du « Pasporta Servo » avec qui nous partageons une langue, l’espéranto, nous accueillent et nous offrent ces riches moments qui font notre mémoire de voyageurs.C’est un plaisir pour nous de vous partager ces découvertes et ces émotions, de vous emmener pour un peu sur nos chemins.Le voyage commence le 29 mai. Il durera jusqu’à la mi-septembre.Prêts ? En selle !