C'est notre moniversaire ! Un mois déjà que nous sommes partis de Giberville. 1863 kilomètres au compteur soit une soixantaine par jour en moyenne (un peu plus en réalité car il faut décompter les jours de pause).
C'est notre dernier jour en Allemagne. Demain, nous serons au Danemark.Rapide bilan de la pratique cycliste ici. Il y a des pistes cyclables qui doublent presque chaque route et de nombreuses voies vertes. Il est facile de se déplacer à vélo. Toutefois, ces pistes sont bien souvent en assez mauvais état, comparable à celui de bien des pistes françaises. Bosses et trous dans le revêtement sont légion et vous décollent les fesses de la selle à plus de dix centimètres si vous manquez de vigilance. Quant à l'attitude des automobilistes, elle est très loin d'être aussi courtoise que celle des Néerlandais et surtout des Belges. Une autre chose nous étonne. Nous avons coutume de saluer les cyclistes que nous croisons. Il est bien rare ici qu'ils répondent. C'est à tout le moins déroutant.
Jen la monata datreveno de nia foriro ! Jam unu monaton de kiam ni forlasis Giberville. Laŭ la la odometro, ni biciklis 1863 kilometrojn, averaĝe sesdek tage (iom pli verdire, ĉar oni devas konsidéri la libertagojn).
Estas nia lasta ago en Germanio. Morgaŭ ni estos en Danujo.
Rapida bilanco pri bicikla praktiko ĉi tie. Estas biciklovojoj kiuj laŭiras preskaŭ ĉiun vojon nkaj multajn verdvojojn. Estas facile veturi per biciklo. Tamen, tiuj vojoj ofte estas en sufiĉe malbona stato, komparebla al tiu de multaj francaj vojoj. Truoj estas multaj kaj deprenas viajn postaĵojn de la selo pli ol dek centimetrojn, se vi ne zorgas. Koncerne la sintenon de aŭtistoj, ĝi ne estas tiel bona kiel tiu de la nederlandanoj kaj precipe de la belgoj. Alia afero surprizas nin. Ni kutimas saluti la biciklantojn, kiujn ni renkontas. Estas tre malofte ĉi tie, ke ili respondas. Estas almenaŭ konfuze.
Ni foriris malfrue ĉi-matene, kompreneble. Ni estis kun esperantistoj, kaj estas okazo por interŝanĝi kaj plibonigi nian parolkapablon.
Kiel kutime, ni atingas la digon tra agrabla kamparo kie ni trairas kelkajn belajn vilaĝojn.
Ni manĝas en Uelvesbüll. Tie estas bela gravurita ŝtono (foto). Tio estas la tomboŝtono de Margarete Hans kiu mortis en 1614 18-aĝa en la kastelo Hoyerswort, kelkajn kilometrojn for.
Laŭ la legendo, la knabino pasie ŝatis danci. Iun tagon, ĉe la kastelo, juna fremdulo invitas ŝin por danci. Margarete kompreneble akceptas kaj la juna viro igas ŝin danci tiel multe ke ŝi falas malsupren kaj mortas pro hemoragio. La sangomakulo laŭdire ankoraŭ estas videbla sur la muro de la domego. Oni provis repentri la ĉambron sed la makulo, mistere, ĉiam reaperas. Vi kompreneble komprenos, la bela junulo estis la diablo mem.
Kelkajn kilometrojn de tie, ni atingas la digon, la digon kaj la ŝafojn, la maron kaj la salajn herbejojn, la silenton. Ĉi-tie, nenio limigas la vidon.
Ni aĉetas por manĝi en Hüsum.
Bedaŭrinde la komforto de la kampadejo estas minimuma ĉi tie. Apenaŭ benko, neniu tablo, neniu reto krom se vi pagas. La kuirejo anoncita en la retejo nur konsistas el du elecktraj kuirplatoj, mikroondo kaj bolkruĉo. Neniu friduj, neniu frostujo. Ni estas en turisma areo ; la celita klientaro certe ne estas tiu de migrantoj. Ĉio estas elpensita por ruldomoj kaj motordomoj.
Laŭ la vetero, estis sune, varmaj temperaturoj kaj sufiĉe fortaj vento de la nordoriento, sed la taga itinero ne estis linia ; la vento blovis prefere de la fronto, ni opinias, sed verdire, ni malpli rimarkas la venton, kiam ĝi nin puŝas.
Neniam feliĉa !
C'est curieux ,ce désengagement de l'entretien des pistes cyclables en Allemagne .
ça m'évoque l'entretien moyen des " autostrades "allemandes : succession de plaques de béton , implantées sous le 3ème reich , pour faciliter la circulation des engins de l'époque . Certes , les autoroutes allemandes sont gratuites . ...