Le texte en français se trouve en bas de page, après les photos.
La vetero estas freŝa ĉi-matene, 12° sed ne pluvos kiel anoncita hieraŭ.
Ni ĉefe biciklas sur departementaj vojoj kun malmulte da trafiko. Ni devas vigli sed la plej multaj aŭtistoj estas atentemaj al biciklantoj kaj ni sentas nin sekuraj malgraŭ la malĝentila sinteno de kelkaj maloftaj ŝoforoj.
Ni laŭiras la marbordon tra la kamparo, de vilaĝo al vilaĝo : Manneville-ès-Plain, Blosseville, Veules-les-Roses, ĝis Quiberville. Laŭ konsilo de Marie, ni forlasis la bicikla vojo Eurovélo 4 en Varangeville-sur-Mer. Oni riparas la vojo en Longueil kaj la trairejo tra Sainte-Marguerite-sur-Mer, kiel eble plej proksime al la marbordo, estas same bela.
Manĝinte sur la plaĝo de Pourville-sur-Mer, ni supreniras la klifon kaj denove malsupreniras al Dieppe. Ĉar ni jam progresis aŭ ĉar ili vere estas, la hodiaŭaj montetoj ŝajnas al nio pli facile la hieraŭaj, kvankam la mapo anoncis, ke ili estas pli malmolaj.
Dum nia vojaĝo, nin akompanas la pepado de birdoj. Atente aŭskultante, ni povas distingi almenaŭ kvar speciojn, sed necesus iom da ornitologia scio por nomi ilin, same kiel necesus iom da scio pri botaniko por tute profiti la vojaĝon. Domaĝe. Sufiĉos ĝui la spertitajn sentojn sen provi ekscii pli.
Neniu statuo de reĝo aŭ imperiestrino staras sur nia vojo hodiaŭ (La reĝo neniam restis en la domo Henri IV en Saint-Valéry-en-Caux, same, la imperiestro neniam kampadis ĉe Camp de César en Bracquemont. Ni ne falos en la kaptilon !)
Marie diris al ni hieraŭ, ke la vivdaŭro de linaj floroj ne superas kelkajn horojn. Ni admiras la fragilecon de la etaj bluaj floroj, kiuj, eĉ se ili estas efemeraj, ornamas nian itineron. Ili faras la mondon pli bela.
Laŭ la konsilo de Pierre-Louis kaj Dominique, kiuj bonvenigas nin ĉi-vespere, ni aŝnĝos nian vojplano, kiam ni reiris jemen por preni la linan biciklan vojon, kiu kuras pli interne en la kamparo. Sed nur estos en septembro septembro, ni havas tempon por décidi kion fari ; tiam la lino estos rikoltita antaŭ longe.
Ni plej ofte veturas kelkajn kilometrojn apud la marbordo, paralele al la maro, kiu ludas kaŝludon, faras sin dezirinda kaj ne montras sin, krom kelkfoje ĉe la fino de la paŝtejoj kiam ni malsupreniras al ĝi, nur de tempo al tempo, okaze de ĝirejoj, .
Hodiaŭ la maro estas absolute verda, turkisa, jes, sed verda, ne blua. Se ne estus la sufiĉe freŝa vento, kiu akompanas nin ĝis la mezo de la posttagmezo, ni povus, subsune, kredi, ke ni estas en Polinezio – , mi kredas, ĉar, mi neniam estis tie, mi scias ĝin nur el bildkartoj. Mankas tamen kelkajn gradojn kaj kelkajn kokosarbojn.
Verdo certe ne estas mia plej ŝatata koloro. Mi preferas okrajn, flavajn, rustajn, brunajn tonojn. Mi trovas tiujn kolorojn pli trankviligaj. Ekzistas agresemaj verdoj, sed neniu, laŭ mi, priskribis agreseman okron.
Ĉi tie, tamen, maro kaj lino proponas al ni ĉi tiujn dolĉajn kaj dezirindajn verdojn.
Ĉu vi prenos pluan verdon por la vojo ?
Tio estas netadukebla vortludo : en la franca, "verdo (vert)" kaj glaso (verre)" estas homofonoj. Vi do same prononcas "Ĉu vi prenos pluan verdon ?" kaj "Ĉu vi prenos pluan glason ?"
Départ dans la fraicheur ce matin, 12° mais sans les pluies faibles annoncées hier.