Des précipitations abondantes sont tombées sur Mortain toute la nuit ; nous étions heureusement bien à l'abri chez Dominic et Rose. La perspective de prendre la route ce matin sous la pluie battante n'était guère engageante. À 10 heures, nous avons décidé de partir à la faveur d'une éclaircie qui a eu le bon goût de se prolonger. Nous avons donc finalement roulé au sec et le temps s'est amélioré au fil des heures jusqu'à devenir agréable en soirée même si un vent soutenu à freiné notre progression à l'approche du Mont.
L’étape d'aujourd'hui était plutôt facile : après une longue et douce descente sur une voie verte agréable, soigneusement entretenue et parfaitement balisée, l'itinéraire se poursuit sur de toutes petites routes où nous n'avons croisé quasiment aucune voiture. Après Saint Hilaire du Harcouet, Isigny-le-Buat et Ducey où nous avons piqueniqué, on parvient à Pontaubault d'où l'on aperçoit le Mont qui semble tout proche quant on en est encore à prés de vingt kilomètres. Les moutons de pré salé paissent au bord de la Sélune et commence ici une longue partie de cache-cache où le Mont se montre et se cache paraissant tantôt proche, tantôt inaccessible, se donnant parfois l'air d'être en terre, apparaissant visiblement en mer au virage suivant. Je confesse préférer approcher le Mont que d’y être vraiment. La mère Poulard m'en gâche le plaisir.
La page culture (régressive, certes)
À lire : La famille Fenouillard au Mont Saint Michel (à partir de la page 19).
À écouter : Le Mont Saint Michel d’Oldelaf
.
Forta pluvo falis super Mortain dum la nokto ; ni bonŝance estis ĉe Dominiko kaj Rozo. Eliri hodiaŭ matene sub la pluvo estis apenaŭ kuraĝiga. Je la 10a matene, ni decidis foriri dum maldensejo, kiu havis bonŝance daŭrigis. Ni do fine rajdis sekaj la tutan tagon kaj la vetero pliboniĝis dum la tago kaj eĉ fariĝis agrabla vespere. Tamen forta vento bremsis nian progreson dum ni alproksimiĝis la Monton.
La hodiaŭa etapo estis sufiĉe facila : post longa kaj milda malsupreniro sur agrabla verda vojo, la itinero laŭiras tre malgrandajn vojojn, kie ni renkontis apenaŭ kelkajn aŭtojn. Post Saint Hilaire du Harcouet, Isigny-le-Buat kaj Ducey, kie ni piknikis, ni alvenis al Pontaubault, de kie ni povas vidi la Monton, kiu ŝajnas tre proksima, kiam ni ankoraŭ estas ĉirkaŭ dudek kilometrojn for. La ŝafoj de salaj herbejoj paŝtiĝas sur la bordoj de la Sélune; Jen komenciĝas longa ludo de kaŝludado, kie la Monto sin montras kaj malaperas, iam aspektante proksima, foje neatingebla, foje donante al si la aspekton de surtera, aperanta kiel vere surmare en la sekva kurbo. Mi konfesas, ke mi preferas aliri la Monton tiamaniere ol atingi ĝin. Patrino Poulard kaj la komercistoj de suveniroj faritaj en Ĉinio ruinigas la plezuron por mi.
Morgaŭ ni foriros el Normandio al Bretonujo, Véronique jam sonĝas pri sia unua kouign-amann.
Dum nia karavano al Grésillon, paŭzante en iu vilaĝo, aperis biciklanto el alia direkto, kaj haltis por babili iom kun ni. Li rakontis ke li kiel etinfano kun la gepatroj vojaĝis iam al la Monto, sed pro maloportunaĵo ne atingis ĝin. Nun lia patro ĵus mortis, do li decidis bicikli el Svislando al la Monto por plenumi tiun mision. Jes, mi povas imagi ke biciklado helpas eĉ funebri.