Ni alvenis hodiaŭ matene laŭplane je la 6-a kaj kvarono matene al la Hamburga busstacidomo. Remunti la botelportilojn al mia biciklo ne estis tiel facila kiel mi povus pensi. Farite, ni matenmanĝis proksime de la urbodomo antaŭ ol bicikli laŭ la rivero Elbo por atingi, , la domon de Dieter kaj Karine, kiu situiĝas en la Strato de la Paco. Ili tre afable akceptis nin.
Denove ni spertas la senton viziti malnovajn amikojn, kiam ni ne konis unu la alian antaŭ nur kelkaj horoj... Kompreneble ni havas kunajn amikojn kiel ofte okazas en Esperantujo : Dieter estis amiko de Yves, kiu instruis al mi Esperanton kaj al kiu mi tiom ŝuldas. Ili ambaŭe partoprenis en la Pekina Kongreso en 1986 kaj kune vizitis Tibeton.
Tuj kiam ni forlasis la urbocentron, kie la trafiko estas nekredeble trankvila, ni biciklis apud la fluejo de la rivero Elbo, prenante padon kiu serpentumas inter terasoj kaj florplenaj domoj, poste ni transiris belegan parkon.
Mallongan duŝon, kelkajn horojn da ripozo, komunan tagmanĝon kun vidpunkto al la bela ĝardeno.
Dieter invitas nin viziti la mirindan Loki-Schmit-Garten, la botanikan parkon de la universitato, nomitan laŭ la edzino de la iama kanceliero Helmut Schmidt. Ekpluvis ĝuste je la fino de la tagmanĝo ĉi-posttagmeze; tio tamen ne difektis nian plezuron.
La botanikaj kolektoj estas nekredeble riĉaj kaj montras al ni multajn grandiozajn speciojn, kiujn ni neniam antaŭe vidis, kune kun aliaj pli konataj de ni, inter kiuj kelkaj kreskas en nia propra ĝardeno.
La bona vetero revenos laŭdire morgaŭ kaj ni vizitos la urbon kun niaj gastigantoj.
Nous sommes arrivés ce matin comme prévu à 6 heures 15 à la gare routière de Hambourg. Remonter les porte-bidons sur mon vélo s’est avéré moins facile que je l’aurais imaginé. Cela fait, nous avons pris un petit déjeuner à proximité de l’hôtel de ville avant de longer l’Elbe rejoindre, rue de la Paix, la maison de Dieter et Karine qui nous accueillent généreusement.
Une fois de plus, nous éprouvons le sentiment de rendre visite à des amis de longue date quand nous ne nous connaissions pas il y a quelques heures à peine… Certes, nous avons des amis en commun comme cela arrive souvent en Espérantie : Dieter était un ami d’Yves qui m’a enseigné l’espéranto et à qui je dois tant. Tous deux ont participé au congrès de Pékin en 1986 et ont ensemble visité le Tibet.Dès la sortie du centre-ville, où la circulation est incroyablement apaisée, nous suivons le cours de l’Elbe en empruntant un chemin qui serpente parmi les terrasses et les maisons fleuries puis nous traversons un parc magnifique.Une petite douche, quelques heures de repos, un repas partagé avec vue sur un très beau jardin puis Dieter nous invite à visiter le merveilleux Loki-Schmidt-Garten, le parc botanique de l’université qui porte le nom de l’épouse de l’ancien chancelier Helmut Schmitt. La pluie qui s’est mise à tomber juste à la fin du repas ce midi, ne gâche en rien notre plaisir.Les collections sont d’une incroyable richesse et nous montrent de nombreuses espèces magnifiques que nous n’avions jamais vues qui voisinent avec d’autres qui nous sont plus familières, dont certaines se plaisent dans notre propre jardin.Le beau temps doit revenir demain et nous visiterons la ville en compagnie de nos hôtes.