Post hieraŭa vespermanĝo, ni planis remeti niajn aferojn en la tendon kaj poste promeni ĉe la lago sed la pluvo kiu estis atendita pli malfrue en la vespero komencis fali ĝuste kiam ni eliris el la manĝoĉambro. Ni do enlitiĝas pli frue ol planite sed tio estas en ordo ĉar ni estas sufiĉe lacaj. Pluvis ĝis la 3-a matene sed la vetero, ankoraŭ iom malagrabla kiam ni leviĝis, pliboniĝis dum la tago kaj fariĝis tre varmega dum la posttagmezo.
La itinero aspektas iom kiel tiu de la antaŭaj tagoj, aŭ sur duvoja rektaj asfaltaj ŝoseo, aŭ sur pli mallarĝaj vojoj, ofte pli kurbiĝemaj, aŭ sur gruzaj padoj en la arbaro.
La vegetaĵaro ankaŭ estas ofte la sama, rezinarboj kaj betuloj, malgrandaj kverkoj kiuj kreskas inter la rokoj, kelkaj floroj, filikoj kaj fungoj, cerealoj kiam la pejzaĝo plilarĝiĝas. Tie kaj tie, de la supro de monteto aŭ okaze de kurbo ni povas vidi akvoareon. Ni neniam scias ĉu ĝi estas fjordo aŭ lago, krom se vi rigardas la mapon.
Ankaŭ estas la domoj, preskaŭ ĉiuj brune-ruĝe pentritaj ĉi tie, grupigitaj en etaj vilaĝetoj aŭ solaj en la arbaro.
Sed ĉi tiu monotoneco ne estas teda ĉar, se vi rigardas atente, vi povas vidi tiajn belajn aferojn, ĉi tiun fendon en la roko, la rebrilon de la suno sur la akvo, ĉi tiu arbo - Ni vidis multe absolute grandiozaj arboj en Svedio.
Kelkaj odoroj ankaŭ foje, tiu de la tilioj, kiujn ni renkontas en la kamparo aŭ tiu de la pingloarboj en la arbaro, la odoro de la maro, kiun la vento foje alportas, ne sufiĉe ofte laŭ mi.
La diferenco hodiaŭa estas alia. Vere komencas pli krutaj montetoj. Nenio nesuperebla, pruvo estas, ke ni finfine alvenis al nia celo. Tamen estis kelkaj tute malfacilaj trairejoj, precipe sur la arbaraj vojetoj, kovritaj per tro dika tavolo de gruzo kie la pneŭoj de niaj ŝarĝitaj bicikloj sinkas. Kiam okazas, ni devas deĉevaliĝi kaj puŝi ilin supren, antaŭeniri centimetron post centimetro, forte premante ambaŭ bremsojn se ni haltos por iomete ripozi, krome la biciklo revenos malsupren.
Sed ĉi tiu malfacilaĵo ne fuŝas la vojaĝon.
Hodiaŭ posttagmeze, ĉe la fino de la arbaro, ni trovas kabanon kie estas vendataj tomatoj kaj "lopis". Jen la nomo donita al pulvendejo ĉi tie. Véro aĉetas belan sukerujon kaj laktokruĉon el la 1930-aj jaroj por teservo kaj ni prenas kelkajn tomatojn. Apud la kabano disponeblas tablo kun benkoj. En ordo por nia pikniko. Niklas, la posedanto venas por saluti nin kaj komenciĝas la konversacio. Ni rakontas al li pri nia vojaĝo, li rakontas al ni pri sia patrino, 94-jara, kiun li prizorgas. Li ankaŭ rakontas al ni pri sia laboro. Li produktas legomojn en la somero kaj premas pomojn en la aŭtune kaj fruvintre. Homoj demetas siajn fruktojn ĉe li kaj poste venas repreni la sukon kiam lia laboro estas finita. Pomoj... ni parolas pri Normandio. Li ŝatus fari cidron sed la regularo pri alkoholo estas kompleksa kaj postulema. Por konsoli lin, ni proponas al li malgrandan glaseton da Kalvadoso el la boteleto, kiun ni kunportas. Li ŝatas…
Après avoir pris notre repas hier soir, nous avions l’intention de déposer les affaires à la tente puis de faire une petite promenade au bord du lac mais la pluie attendue pour plus tard dans la soirée a commencé à tomber au moment précis où nous quittions la salle à manger. Donc, au lit plus tôt que prévu mais ce n’est pas plus mal car la fatigue commence à se faire un peu sentir. Il a plu jusqu’à 3 heures du matin mais le temps, encore maussade quand nous nous sommes levés s’est amélioré au fil de journée jusqu’à devenir très chaud dans l’après-midi.
La route ressemble un peu à celle des jours précédents, soit sur des routes asphaltées à deux voies, rectilignes, soit des routes moins larges, souvent plus sinueuses, soit sur des chemins gravillonnés dans la forêt.La végétation aussi est un peu souvent la même, résineux et bouleaux, petits chênes qui poussent au milieu des rochers, quelques fleurs, fougères et champignons, céréales quand le paysage s’ouvre. De ci, de là, du haut d’une côte ou au détour d’un virage on aperçoit un plan d’eau. On ne sait jamais si c’est un fjord ou un lac, sauf à regarder la carte.Et puis il y a les maisons, presque toutes peintes en rouge de Falun par ici, groupées en tout petits hameaux ou perdues dans la forêt.Mais cette monotonie n’est pas lassante car, à mieux regarder, on distingue de si belles choses, cette anfractuosité dans le rocher, le miroitement du soleil sur l’eau, cet arbre – la Suède est un pays peuplé d’arbres absolument magnifiques.Quelques odeurs aussi parfois, celle des tilleuls qu’on croise en campagne ou celle des résineux en forêt, l’odeur de la mer que le vent apporte parfois, pas assez souvent à mon goût.La différence d’aujourd’hui est ailleurs. Ça commence à monter vraiment. Rien d’insurmontable puisque nous sommes arrivés mais quelques passages franchement difficiles, notamment sur les pistes en forêt, recouverte d’une couche trop abondante de gravier où les pneus de nos vélos chargés s’enfoncent. Il nous faut alors mettre pied à terre et pousser dans la côte en gagnant centimètre par centimètre, en serrant bien les deux freins si l’on s’arrête pour souffler car sinon le vélo redescend.Mais cette difficulté ne gâche pas le voyage.Ce midi, à la sortie de la forêt, nous trouvons une cabane où l’on vend des tomates et des « lopis ». C’est le nom que l’on donne ici aux puces. Véro achète un bel ensemble sucrier et pot à lait des années 30 pour le service du thé et nous prenons quelques tomates. Une table est installée à côté de la cabane avec des bancs. Idéal pour notre pique-nique. Niklas, le propriétaire vient nous saluer et la conversation s’engage. Nous lui parlons de notre voyage, il nous parle de sa mère, âgée de 94 ans dont il prend soin. Il nous parle aussi de son métier. Il produit de légumes l’été et presse les pommes à l’automne et au début de l’hiver. Les gens lui déposent leurs fruits et viennent ensuite récupérer le jus quand il a fini son travail. Pommes… nous parlons Normandie. Il aimerait faire du cidre mais la réglementation sur l’alcool est complexe et exigeante. Pour le consoler, nous lui offrons un petit shot du calvados de la fiole que nous transportons avec nous. Il apprécie…