Post la pluvo, ĉiu scias, ke la vetero denove beliĝas. La vento ekblovis dum la nokto, forpelis la nubojn kaj sekigis la tendon, poste ĝi blovis de la nordo.
Plej ofte ni alfrontas unu la alian, ni devas forte puŝi la pedalojn tamen provante kiel eble plej malmulte kontraŭstari ĝin, glate pedali por ne elĉerpi nin, profiti la plej malgrandan paŭzon por restarigi ritmon. Despli ke la grimpadoj estas ankoraŭ multnombraj kaj krutaj hodiaŭ. Kaj, ĉar vojo neniam estas rekta, okazas, ke ĝi blovas de la flanko, ni devas estis singardemaj, teni ambaŭ manojn sur la stirilo, ne tro plirapidi dum la malsupreniroj ĉar la ekblovoj estas fortaj kaj neatenditaj. Ni ankaŭ devas kontroli en la retrospegulo la alvenantajn aŭtojn por ne esti surprizita.
Nenion neeltenebla sed ni tamen alvenas tre lacaj al la fino de la etapo.
Estas saŭno en la loĝejo, kiun ni luis por tranokti. Mi tre ŝatas tion. Kiam ni estas en Budapeŝto, ni regalas nin per la tieaj banoj. Sed ni ne uzos ĝin ĉi-foje, ŝajnas al ni, ke tia privata uzo bezonus tro da energio kaj estus malrespektema pri la medio.
Aŭtotrafiko fariĝas pli intensa ĉar ni alproksimiĝas al la ĉefurbo. Kelkaj aŭtistoj, kvankam malmultaj, estas malpli atentaj al ni; ni do devas esti mem pli atentemaj. Ni ankaŭ rimarkas pli da ruboj ĉe la flankoj de la vojoj. Multe malpli ol en Francio sed multe pli ol dum la antaŭaj tagoj.
Ni iom post iom alproksimiĝas al Stokholmo, kiu estas nur ĉirkaŭ tridek kilometrojn for. Ni alvenos tie morgaŭ. Ni paŭzos en la urbo ĝis vendredo antaŭ ol pedali suden por enboatiĝi al Gdansko. Paĝo de nia vojaĝo turniĝos, tiu de Svedio kie ni neniam antaŭ biciklis, alia malfermiĝos, la paĝo de Pollando, lando kiu ni ankoraŭ neniam vizitis.
Après la pluie, c’est bien connu, vient le beau temps. Le vent s’est levé dans la nuit, a chassé les nuages et séché la tente puis s’est orienté au nord.
Le plus souvent il nous fait face, il faut pousser en essayant de s’opposer le moins possible, en pédalant souple pour ne pas s’épuiser, d’autant que les montées sont aujourd’hui encore nombreuses et difficiles, profiter de la moindre accalmie pour redonner une cadence. Et quand, parce qu’une route n’est jamais droite, quand il souffle de côté, il faut faire preuve de la plus grande prudence, bien garder les deux mains sur le guidon, ne pas prendre trop de vitesse dans les descentes car les bourrasques sont violentes. Il faut encore surveiller dans le rétroviseur les voitures qui arrivent pour n’être pas surpris.Rien d’insupportable mais nous arrivons néanmoins bien fatigués à l’étape.Il y a un sauna dans le logement que nous avons loué pour la nuit. J’adore ça. Quand nous sommes à Budapest, nous profitons pleinement des bains. Nous ici, ne l’utiliserons pas, il nous semble que, pour agréable que cela puisse être, la dépense énergétique d’un tel équipement et l’empreinte environnementale sont disproportionnées pour un usage privé.