La pluvo forte falis dum la nokto. Poste, la vento leviĝis, forpelis la nubojn kaj sekigis la tendon. Ĝi esats sufiĉe seka por esti pakita ĉi-matene.
Ĉi tiu dua tago estas iom kiel la unua: longaj monotonaj trairejoj laŭ ĉefaj vojoj kaj kelkaj belaj trairoj tra kelkaj vilaĝoj, belaj parkoj, en la arbaro aŭ sur gruzvojoj ĉe la maro.
El la fono, ni povas vidi la ponton Øresund, longan preskaŭ 8 kilometrojn, kiu ligas Malmö-n kaj Kopenhago-n. De ĉi tie ĝi ŝajnas sam nivele kun la maro, sed ĝi tamen superas ĝin je 57 metroj. Kun siaj 204 metroj altaj, la pilieroj kiuj subtenas ĝin estas... pli altaj ol la plej alta punkto de Danio, Møllehøj, kies altitudo estas 170 metroj. Ne eblas transiri la ponton per biciklo, tial ni devis direkti norden de Kopenhago al Helsingør antaŭ ol nun bicikli suden al Malmö post albordiĝo ĉe Helsingborg. Ni ne bedaŭras tiun ĉi ĉirkaŭvojon.
Laŭ nia itinero, infanludejoj estas ĉie kaj bone aranĝitaj, proksime al hejmoj kompreneble sed ankaŭ izolitaj en la arbaro. Multaj infanoj, eĉ malpli ol dekjaraĝaj, ludas tie sen esti akompanataj.
Svedio havas 11 000 kilometrojn da marbordo, duoble pli ol kontinenta Francio. La plaĝo ofte estas ĉi tie ĉe la fino de la strato, la maro estas ĉie, kio surprizas vin ĉe vojkruciĝo aŭ ĉe kurbiĝo de vojeto; multaj svedoj povus, ŝajne, preskaŭ plonĝi saltante de siaj balkonoj.
Ĉirkaŭ tagmezo ni aĉetas por manĝi en Lomma. Apenaŭ finite, ekpluvegas. Ni biciklas la lastajn dek kilometrojn en densa kaj kontinua pluvo. Ni alvenas trempitaj. Nur malfrue posttagmeze la suno ekbrilas por konsoli nin. Sed ne gravas, ni havas tegmenton super niaj kapoj ĉi-vespere.
Malmö, kiun ni planas viziti morgaŭ, estas ĉirkaŭ dek du kilometroj de ĉi tie.
La pluie est tombée drue dans la nuit puis le vent s’est levé, a chassé les nuages et séché la tente, prête à être remballée ce matin.