La hodiaŭa scenejo estis mirinde bela. Ĝi komenciĝas sub laktokolora ĉielo, kiu pli kaj pli bluiĝos laŭlonge de la tago. Ni biciklas sur malgarĝaj vojoj, ofte borditaj de kampoj de molverdaj cerealoj ĉi tie, flavaj tie, orokoloraj por kelkaj aŭ eĉ jam flavgrizaj, laŭ la speco kultivita. kaj ĝia jama matureco. Tiuj ĉi kampoj mem estas borditaj de mirindaj sovaĝaj floroj. La ruĝa papavo kun sia tuŝo de nigra regas, sed ĝi ne estas sola, kamomilo kaj sovaĝa karoto alportas sian tuŝon de blanko, cejano kaj cikorio sian nuancon de bluo, purpura por la kardo. Estas aliaj. Ĉi tiu floro estas roza, kiu limas al lila, mi ne konas ĝian nomon. Pri la maro, kiun ni atingas en Rerik post ĉirkaŭ dudek kilometroj antaŭ ol denove malproksimiĝi de ĝi, ĝi estas bela ŝtalgriza.
Ĝuste antaŭ Kühlungsborn, ni trovas rapidrestoracion, kie ni ĝuas fileton “Matjes” (tio estas la nomo donita al la juna haringo, kiu ankoraŭ ne reproduktiĝis) kaj backfisch (panita fiŝo) akompanataj de fritoj. Véro profitas por aĉeti freŝan fumitan fiŝon, kiun ŝi manĝos poste, pladon, kiun ŝi ŝatis ekde kiam ŝi malkovris ĝin dum nia vojaĝo al Danio antaŭ du jaroj.
En la ĝardeno estas pomarbo. Ĝi donas pomojn, estas tute normale, ĉu ne ? Sed multe pli strangaj estas ĉiuj ĉi suĉiloj, kiuj estas alkroĉitaj al ĝi. La tradicio ŝajne venas de najbara Danio. Kiam ili sentas sin pretaj fermi la ĉapitron de sia beba vivo - pli-malpli ĉirkaŭ la aĝo de 4 jaroj - kaj transiri al la sekva etapo, infanetoj venas ĉi tíe kaj lasas siajn suĉilojn en la branĉaro de la arbo. Iuj eĉ lasas leteton, desegnon, poemon, dum ia ceremonio, kie la nun “kreskantulo” promesas ne reveni serĉi sian suĉilon kaj donacas ĝin al la arbo.
Post ĉi tiu bona manĝo, ni denove surseliĝas kaj transiras la urbon, ĉemara feriejo, kiu ŝajnas sufiĉe ŝika, se ni kredas la belajn vilaojn kaj la riĉmontrajn hotelojn kaj gastronomiajn restoraciojn.
De ĉi tiu punkto, ni ĉiam rajdas je kelkaj metroj de la maro, tre ofte sub la kovrilo de malgrandaj sed grandiozaj arbaroj, faritaj el dense plantitaj rektaj trunkoj, kiuj donas al ili aspekton de orgentuboj. Orgeno kiu ne produktas muzikon sed simfonion de skulptitaj lumo kaj ombro.
Jen ni estas en Rostoko, urbo de pli ol 200 000 loĝantoj, ĝemelita kun Dunkerko, kies haveno, malgraŭ sia malkreskiĝo ekde la germana reunuiĝo, restas unu el la plej gravaj en la Baltiko. La grandurbo havas la statuson de sendependa grandurbo: La urbestro, Régine Lück, membro de la Die Linke partio (la germana ekvivalento de la fraca partio La France Insoumise), estis elektita per rekta universala voĉdono. Ni memoru, ke de la 22-a ĝis la 26-a de aŭgusto 1992, dum kvin tagoj, pluraj centoj da tumultuloj atakis la vjetnamajn elmigrintojn, kiuj loĝis ĉe la Vilao de la sunfloroj (germane Sonnenblumenhaus) per ŝtonĵetoj kaj molotovaj kokteloj antaŭ la rigardojn kaj kuraĝigon de 3 000 homoj kiu venis por ĉeesti la tumultojn, en venena klimato, kiu memorigas tiun, kiun ni hodiaŭ konas en Francio. "La utero estas ankoraŭ fekunda, el kiu la hida besto estiĝis", diris Bertolt Brecht ...
NB : Ni restadas en Rostoko ĝis ĵaŭdo matene. Ferio, ferio... La blogo ripozos ankaŭ morgaŭ, ĝis merkredo vespere. Verŝajne estos same ĵaŭde ĉar ni tranoktos en "shelter" (ŝirmejo por bivako) meze de la naturo.
L’étape d’aujourd’hui était de toute beauté. Elle commence sous un ciel d’abord laiteux qui se fera de plus en plus bleu au fil de la journée, sur de petites routes, souvent bordées de champs de céréales vert tendre ici, jaune là-bas, d’or pour certaines voire beige déjà, selon la variété cultivée et son degré de maturité. Ces champs eux-mêmes sont bordés d’une féerie de fleurs sauvages. Le coquelicot rouge avec sa touche de noir domine, mais il n’est pas seul, la camomille et la carotte sauvage apportent leur touche de blanc, le bleuet et la chicorée leur nuance de bleu, de violet pour le chardon. Il en est d’autres. Celle-là est d’un rose qui tire sur le lilas, je n’en sais pas le nom. Quant à la mer, que nous rejoignons à Rerik après une bonne vingtaine de kilomètres avant de nous en éloigner à nouveau, elle est d’un beau gris acier.
Juste avant Kühlungsborn, nous trouvons un restaurant rapide où nous dégustons un filet « Matjes » (c’est le nom donné au jeune hareng qui ne s’est pas encore reproduit) et un backfisch (poisson pané) accompagnés de frites. Véro ne profite pour s’acheter du poisson fumé frais qu’elle consommera ultérieurement, un mets dont elle est friande depuis qu’elle l’a découvert pendant notre voyage au Danemark, il y a deux ans.Dans le jardin il y a un pommier. Il donne des pommes, c’est somme toute assez normal mais bien plus étranges sont toutes ces tétines qui y sont accrochées. La tradition vient, semble-t-il, du Danemark voisin. Lorsqu’ils estiment être prêts à clore le chapitre de leur vie de bébé - plus ou moins vers l’âge de 4 ans - et à passer à l'étape suivante, les bambins viennent se défaire de leurs tétines en les suspendant aux branches de l’arbre. Certains laisseront même une petite lettre, un dessin, un poème, lors d’une sorte de cérémonie où le maintenant « grand » promet de ne pas venir rechercher sa tétine et la donne à l’arbre.Après ce bon repas, nous reprenons la route et traversons la ville, une station balnéaire semble-t-il assez chic si l’on en croit les belles villas et les hôtels cossus et restaurants gastronomiques.À partir de ce point, nous roulerons toujours à quelques mètres de la mer, très souvent sous le couvert de forêts petites mais magnifiques, faites de troncs serrés et droits qui leur donnent l’aspect de tuyaux d’orgue. Un orgue qui donnerait non point de la musique mais une symphonie d’ombre et de lumière sculptées.Nous voici à Rostock, une ville de plus de 200.000 habitants, jumelée avec Dunkerque, dont le port, malgré son déclin depuis de la réunification allemande, reste l’un des plus importants de la baltique. La ville a un statut de ville indépendante : La maire, Régine Lück, du parti Die Linke (l’équivalent allemand de LFI), est élue au suffrage universel direct. Souvenons-nous que du 22 au 26 août 1992, durant cinq jours, plusieurs centaines d'émeutiers ont ici assaillir à coups de jets de pierre et de cocktails molotov les émigrés vietnamiens qui logeaient à la Résidence des Tournesols (Sonnenblumenhaus en allemand), sous les regards et les encouragements de 3 000 personnes venues assister aux émeutes, dans un climat délétère qui n’est pas sans rappeler celui que nous connaissons aujourd’hui en France. « Le ventre est encore fécond d’où a surgi la bête immonde », écrivait Bertolt Brecht…NB : Nous faisons une pose à Rostock jusqu’à jeudi matin. Vacances, vacances... Le blog aussi se reposera demain, rendez-vous mercredi soir. Il en sera probablement de même jeudi car nous séjournerons dans un shelter, un abri pour le bivouac en pleine nature.