La Ystad-kampadejo disponigis bonan interretan aliron kaj kovritan ĉambron. Ni do povis spekti la specialan programon de France Info TV pri la elektado de niaj deputitoj. Kiel multaj, kiel plimulto de niaj samlandanoj finfine, ni estis trankviligitaj de la rezulto. Kiel tiuj ĉi francoj, kiuj ankaŭ loĝis en la kampadejo, kun kiuj ni matenmanĝis, aŭ kiel tiuj ĉi nantoj, kiujn ni renkontis ĉi-matene survoje. Ili estis aŭskultantaj la novaĵojn dum ili pedalis, ni interparolis kun ili dum almenaŭ dudek minutoj. Eĉ la ĝardengnomo, kiun ni renkontas survoje, ŝajnas feliĉa kaj salutas nin per levita pugno...
Kun niaj interparolantoj ni kompreneble ankaŭ parolas pri vojaĝoj. Germana paro, ankaŭ diras, ke ili ankaŭ esats feliĉaj pri la balotrezultoj. Ili demandas pri nia itinero kaj, ĉar Braunschweig, kie ili loĝas, estas sur nia vojo, ili invitas nin al sia hejmo. Estas ĉiuj ĉi tiuj renkontoj kaj ĉi tiuj komunaj momentoj kiuj faras vojaĝon tiel riĉa. Foje ĝi temas pri pasema momento, rideto, kelkaj vortoj, komuna manĝo. Alifoje ni ligas kaj amikeco naskiĝas...La ĉefaj rezultoj konataj, trankviligitaj, ni enlitiĝas. La pluvo falas frumatene, malpeza sed daŭra, sufiĉe por ke ni estu devigitaj paki la tendon malseka. La vetero jam heliĝis kiam ni foriras, ne plu pluvas, la vento malleviĝas, la suno ekbrilas.La unuaj ses aŭ sep kilometroj estas tute malagrablaj sur la biciklovojo, kiu sekvas okupatan nacian vojon, kie estas multaj kamionoj. La itinero tiam turniĝas laŭ bela vojo kiu etendiĝas laŭ zono kiu estas nepre neloĝata kaj konservita ĉar ĝi estas artileria pafejo. Sekvas longa ĉirkaŭvojo de ĉirkaŭ dek kvin kilometroj pli for de la maro, en la kamparo. La pejzaĝo estas trankvila, kun ĝiaj kampoj de cerealoj, betoj kaj florantaj terpomoj. La kurboj estas mildaj kaj la koloroj estas teneraj. Ĉiuj nuancoj de flava kaj verda respondas al la laŭgrada kolorŝanĝo de la ĉielo, kiu listigas la kolorojn de la paletro de blanka ĝis blua. Ni tiam iom post iom revenas al la maro kiu subite surprizas vin, neatendite kvankam ni sciis, ke ĝi estas tiuloke. Tute alia pejzaĝo prezentas sin, grandioza, kiu ni transiras al la bela urbeto de Sirmishamn, kie ni aĉetas por manĝi ĉar la AirBnb kie ni pasigos du noktojn estas for de ĉio, je la enirejo al Stenshuvud nacia parko. La lastaj dek kilometroj estas multe pli montetaj kun kelkfoje malfacilaj deklivoj... Oni ricevas nenion por nenio. Ni estas en la kamparo sed la maro estas ĉe la fino de la strato.Ĉi tiu tago estis tre bela tago, plena de mirindaj renkontoj kaj diversaj, pacaj kaj grandiozaj pejzaĝoj. Kaj morgaŭ, ĉar ĝi estos paŭzotago, ni paŭzos.Ĝis la revido. Ĝis merkredon vespere.
Le camping d’Ystad avait un bon réseau wifi et un local couvert. Nous avons donc pu regarder l’émission spéciale législatives de France Info TV. Comme beaucoup, comme une majorité de nos compatriotes finalement, nous avons été soulagés. Comme ces Français qui séjournaient au camping avec qui nous avons pris le petit déjeuner où comme ces Nantais croisés en chemin ce matin, qui écoutaient les informations tout en roulant avec qui nous discutons une bonne vingtaine de minutes. Même le nain de jardin croisé en chemin semble se réjouir et nous salue le poing levé…
Avec nos interlocuteurs nous parlons aussi bien sûr de voyage. Un couple d’Allemands, après s’être dit heureux aussi du résultat des élections s’enquiert de notre itinéraire et, puisque Braunschweig où ils habitent sera sur notre route, nous invitent chez eux. Ce sont toutes ces rencontres et ces moments partagés qui font la richesse d’un voyage. C’est parfois un instant fugace, un sourire, un mot, un repas partagé. D’autre fois on se lie et naît une amitié…Les principaux résultats connus, rassurés, nous nous couchons. La pluie tombe au petit matin, légère mais continue, suffisante pour que nous soyons contraints de ranger mouillée la tente. Le temps s’est éclairci au moment où nous partons, il ne pleut plus, le vent est tombé, le soleil pointe le bout du nez.Les six ou sept premiers kilomètres sont franchement désagréables sur la piste cyclable qui suit une route nationale à fort trafic où les camions sont nombreux. L’itinéraire bifurque ensuite et emprunte une jolie route qui longe une zone forcément inhabitée et préservée puisqu’il d’agit un champ de tir d’artillerie. Il fait ensuite un long détour d’une quinzaine de kilomètres à l’intérieur des terres. Le paysage est calme, avec ses champs de céréales, de betteraves ou de pommes de terre en fleur. Les courbes sont douces et les couleurs sont tendres. Toutes les nuances de jaune et de vert répondent au dégradé du ciel qui décline la palette du blanc au bleu. On revient ensuite progressivement vers la mer qui vous surprend soudain, inattendue là où pourtant on la savait. C’est un tout autre paysage qui s’offre, magnifique, que nous traversons jusqu’à la jolie petite ville se Sirmishamn où nous faisons quelques courses car l’AirBnb où nous passerons deux nuits, est à l’écart de tout, à l’entrée du parc national de Stenshuvud. Les dix derniers kilomètres sont beaucoup plus vallonnés avec des portions parfois rudes… On n’a rien sans rien. Nous sommes en pleine campagne mais la mer est au bout de la rue.Cette journée aura été une bien belle journée, faite de belles rencontres et de paysages variés, paisibles et magnifiques. Et demain, puisque c’est repos, c’est repos.Rendez-vous mercredi soir.