La itinero estis prognozita pli malfacila hodiaŭ, pli longa kaj kun pli krutyaj deklivoj ol en la antaŭaj tagoj.
Ni do decidis ellitiĝi iom pli frue ol kutime por foriri je la 8-a. Ni foriris je la 8-a kaj duonu, preskaŭ en ordo.
La unuaj dek du kilometroj sur gruza vojo inter la vojo kaŝita de arbokurteno kaj eta rivereto, kiu klopodas aspekti kiel torento, la tuto estas mirinde bela kaj trankvila, inter rokoj kaj arbetoj. Krome, ĝi estas plata. Ni preskaû dirus al ni, ke devis esti eraro, ke ni ne povos amasigi tiom da altkresko laŭ tia komenco. Ni ŝatus kredi tion, kvazaŭ ni konvinkiĝus, ke la ceteraj kilometroj estos samkiel tiuj.
Sed ĉi tiu bela trairo baldaŭ finiĝis, kaj ni vidis ke la cetero estos malsama. La malgrandaj asfaltaj vojoj, kiujn ni prenas en la arbaro, grimpas je 5, 7, 9%, foje pli. Ni grimpas la montetojn unu post la alia, ni devas konstante puŝi.
La plejparto de la penoj estas finita kiam ni manĝas, iom pli malfrue ol kutime sed ni ŝatas lukson, benko estas minimumo sed ni plej ofte serĉas ĝui tablon: la tagmanĝa paŭzo estu paŭzo!
Ni trovis unu, kun sunombrelo, brakseĝoj kaj ĝardentablo, en unu el la vendejoj de rekta vendado, kiuj vicas la vojon. Tre afable, la posedanto permesas al ni uzi ĝin. Ŝi vendas florojn sed ankaŭ mirtelojn, el kiuj ni aĉetas skatolon. Estas alta sezono, ni renkontas de tempo al tempo homojn, kiuj kolektas ilin en la arbaro kaj ni ne ofte havas la ŝancon manĝi da ili en Normandio.
Alia sekcio kun grimpadoj kaj malsupreniroj ĝis Söderberg kie ni retrovas nian malbenitan E22. Ni devas sekvi ĝin dum pluraj kilometroj sed ĉi-foje ni estas protektitaj de la biciklovojo. Tamen la bruo de la aŭtoj, loĝaŭtoj kaj kamionoj ne estas agrabla.
Tiam ni atingas Norrköping. Ĝi estas multe pli grava urbo ol tiuj, kiujn ni renkontis ĝis nun, la deka en la lando laŭ ĝia loĝantaro.
Ni finfine veturis sufiĉe rapide kaj ni estis povantaj preni unu aŭ du horojn por viziti ĉi tie sed la kolektiĝantaj nuboj sugestas, ke la pluvo baldaŭ venos kaj ni ŝatus nian tendon starigita antaŭ ol ĝi falas.
Veto preskaŭ gajnita. Ne ĉiuj ankraĵoj estas plantitaj kiam la pluvego komenciĝas sed la tendo rezistas, ni rifuĝas en la komunĉambron de la kampadejo; ni finos nian instaladon poste, kiam Jupitero estos pli kvieta..
Ni bonŝancas esti ĉi tie. Ni aŭskultas nur la novaĵojn de tempo al tempo; ni ĉiam bedaŭras vidi nian demokration iom post iom sinki por profito de nur kelkaj.
L’itinéraire s’annonçait plus difficile aujourd’hui, plus long et avec des dénivelés plus importants que les jours précédents.
Nous avions donc pris le parti de nous lever un peu plus tôt pour partir à 8 heures. Nous sommes partis à 8 heures et demie, ce n’est pas si mal.Les douze premiers kilomètres sur une piste gravillonnée entre la route cachée par un rideau d’arbres et un petit ruisseau qui se donne des airs de torrents sont une merveille de beauté et de tranquillité, entre roche et sous-bois. En plus, c’est plat. On se dirait presque qu’il doit y avoir erreur, qu’on ne pourra pas cumuler autant de dénivelé avec un tel début, parce qu’on fait semblant de croire, à s’en convaincre presque, que le début augure de la suite.Ce beau passage terminé, nous constatons qu’il n’en n’est évidemment absolument rien. Les petites routes asphaltées que nous prenons dans la forêt grimpent à 5, 7, 9%, parfois plus. Nous enchaînons les côtes les unes après les autres, il faut sans cesse pousser.Le plus gros de l’épreuve est passé quand nous prenons notre repas, un peu plus tardivement que d’habitude mais nous avons des goûts de luxe, un banc est un minimum mais nous cherchons le plus souvent à profiter d’une table : la pause déjeuner doit être une pause !Nous en trouvons une, avec parasol, fauteuils et table de jardin dans une de ces boutiques de vente directe qui jalonnent la route. Très aimablement, la propriétaire nous autorise à l’utiliser. On vend ici des fleurs mais aussi des myrtilles dont nous achetons une boîte. C’est la pleine saison, nous croisons de temps à autre des personnes qui en ramassent en forêt et on n’a pas si souvent l’occasion d’en manger en Normandie.Encore une ration de montées et de descentes jusqu’à Söderberg où nous retrouvons notre maudite E22. Il nous faut la suivre pendant plusieurs kilomètres mais il y a cette fois une piste cyclable protégée. Il n’empêche, le vacarme des voitures, de camping-cars et des camions n’a rien d’agréable.Puis nous atteignons Norrköping. C’est une ville beaucoup plus importante que celles que nous avons croisées jusque-là, la dixième du pays par l’importance de sa population.Nous avons finalement assez bien roulé et nous aurions pu prendre une heure ou deux pour y déambuler mais les nuages qui s’amoncèlent laissent présager l’arrivée prochaine de la pluie et nous aimerions monter la tente avant qu’elle ne tombe.Paris presque gagné. Toutes les sardines ne sont pas installées quand l’averse commence mais la tente tient, nous nous réfugions dans la salle commune du camping et nous finirons notre installation plus tard, quand Jupiter sera plus clément.Nous avons de la chance d’être ici. Nous n’écoutons les informations que de loin en loin, toujours désolés de voir peu à peu sombrer notre démocratie pour le profit de quelques-uns.