Ni tranoktis en la bela vilaĝo Figeholm ĉe la AirBnb-dormĉambro de Tomas. Tomas estas geologo, li akceptis nin kun granda afableco, li permesis al ni uzi la kuirejon, tio ne estis planita, kaj disponigis al ni ne nur la dormoĉambron sed ankaŭ la apudan salonon. Ni manĝas sur lia teraso el kiu ni vidas la maron.
Kiam ni ellitiĝis ĉi-matene, ni aŭskultis en la radio la konsternigajn novaĵojn el Francio, kiuj rakontis al ni pri vundita demokratio kaj ŝanceliĝanta respubliko. Ĉio ĉi malĝojigas nin, ĝi finiĝos malbone.
Sed ni estas sur niaj bicikloj, por ĝui serena vojaĝo en tiu lando, kiu ŝajnas pli paca ol la nia. Ni profitu ĝin.
Kelkajn aĉetoj ni devas fari antaŭ ol ekpedali. Ni preterpasas la havenon. Tomas havas sian boaton tie kaj ĉar lia feriado komenciĝas, li ekveturos hodiaŭ al Västervick, kie ni paŭzos morgaŭ, sed li transiros la per sia boato la miriadon de insuloj kiuj konsistigas la insularon dum ni biciklos pli enlanden, kaj ne vidos ion ajn el ĝi ĝis morgaŭ vespere.
La tago komenciĝas pli malpli kiel la antaŭaj, kun longaj sekcioj sur asfaltaj vojoj, kiuj trairas la arbaron. Mi komencas diri al mi, ke mi ne havos multon por diri en la blogo. Kaj jen denove la eŭropa vojo E22, sur kiu ni devus bicikli ĉi-foje dum pluraj kilometroj. Ni konsultas nian mapon kaj trovas alian itineron, pli orienten. Ĝi certe estas ĉirkaŭvojo sed esta stamen bona ideo, nur estas aldonitaj kelkajn kilometrojn sed la etapo estos multe pli agrabla.
Tiam malfermiĝas pordoj al alia mondo. Dum pli ol 30 kilometroj, ni estos en la arbaro sur vojoj el gruzo aŭ pemtita tero. Temas fakte pri veraj vojoj kiel indikas la direktaj signoj, kiuj ĉi tie ŝajnas tre malkongruaj: per blankaj literoj sur blua fono, oni indikas, ke restas 30 kilometroj por atingi Västervik per tiu ĉi Parizo-Dakar-vojo. Krome, sur parto de la itinero la vojo estas farita el sablo, pli-malpli bone premita, kie la radoj de niaj bicikloj sinkas. Ni devas esti atentemaj.
Biciklanto atingas nin. Li estas Vilhelmo, li loĝas en Calais, kiu revas transloĝigi en Stokholmon. Li faras etapojn de 120 ĝis 130 kilometroj tage kaj bivuakas. Estas bele esti juna...
Dum kilometroj kaj kilometroj ni ne renkontis benkon aŭ tablon kaj alproksimiĝas la manĝhoro. Ni atingas belan lagon kie ni trovas unu kun vido al la grandioza akvoareo.
Post la manĝo la vojo daŭras, simile al la matena, inter rezinarboj kaj malgrandaj fuŝkreskaj kverkoj, tre kuraĝaj tiel kreski en la rokoj kovritaj de musko aŭ likenoj, kies grizverda koloro estas tiel bela. La filikoj ankaŭ estas grandiozaj kaj la malmultaj flavaj aŭ purpuraj floroj alportas kolornuancon kiu kontrastas kun la ĉiea verdo kaj bruno, heligante ilin.
En iu momento, ni devas preni alian vojon nepermisitan al motorveturilojn. La vojo estas kovrita de krudaj ŝtonoj kiuj glitas kaj la grimpadoj estas krutaj, ni eĉ devas deseliĝi. Tion ni klopodas neniam fari ĉar puŝi la ŝarĝitan biciklon ofte ne estas multe pli facile. Tiam multe ĝenas nin la muŝoj, kiuj zumas en niaj oreloj kaj surteriĝas sur niajn manojn, niajn brakojn, niajn krurojn, kiujn ni konstante skuas kiel ĉevaloj aŭ bovinoj por provi forigi ilin, sensukcese kompreneble. Pli malbone ankoraŭ, estas la tabanoj, kiuj pikas kaj dolorigas nin. Tiu ĉi trairejo estas malfacila kaj malagrabla sed ne sufiĉas por forgesigi nin, tiun belan tago, de haveno al arbaro, de arbaro al lago, sub varmega sunbrilo.
Nous avons passé la nuit dans le magnifique village de Figeholm chez Tomas, en AirBnb. Tomas est géologue, il nous accueille avec beaucoup de gentillesse, nous permettant d’utiliser la cuisine, ce qui n’était pas prévu et mettant à notre disposition non seulement la chambre mais le salon attenant. Nous mangeons sur sa terrasse d’où l’on voit la mer.
Au lever ce matin, nous écoutons à la radio les consternantes nouvelles venues de France qui nous parlent d’une démocratie blessée et d’une république vacillante. Tout ça nous attriste, ça finira mal.Mais nous sommes à vélo, pour un voyage serein dans un pays qui semble apaisé plus que le nôtre. Profitons-en.Quelques courses avant de partir. Nous passons devant le port. Tomas y a son bateau et comme ses vacances commencent, il prendra la mer aujourd’hui pour Västervick, où nous ferons étape demain, mais lui traversera la myriade d’îles qui constituent l’archipel tandis que nous serons plus à l’intérieur, n’en voyant rien avant demain soir.La journée commence un peu comme les précédentes, par de longs tronçons sur des routes bitumées qui traversent la forêt. Je commence à me dire que je n’aurai pas grand-chose à raconter. Et revoilà la route européenne E22 qu’il faudrait suivre cette fois sur plusieurs kilomètres. Nous consultons notre carte et trouvons un autre itinéraire, plus à l’est. C’est certes un détour mais raisonnable, il n’ajoute que quelques kilomètres et sera bien plus agréable.Et s’ouvrent alors les portes d’un autre monde. Pendant plus de 30 kilomètres, nous serons en forêt sur des pistes gravillonnées ou en terre battue. Ce sont en fait des routes à part entière comme l’indiquent les panneaux directionnels qui semblent bien incongrus ici : en lettres blanches sur fond bleu, l’un indique qu’il reste 30 kilomètres pour atteindre Västervik par cette piste de Paris-Dakar. D’ailleurs, sur une portion du parcours la route est recouverte de sable, plus ou moins bien tassé, où les roues de nos vélos s’enfoncent. Il nous faut être vigilants.Un cycliste nous rattrape. C’est William, un jeune Calaisien qui rêve de s’installer et de vivre à Stockholm. Il fait lui des étapes de 120 à 130 kilomètres par jour et dort en pleine nature. C’est beau d’être jeune…Depuis des kilomètres et des kilomètres nous n’avons croisé ni banc ni table et l’heure du repas approche. Nous atteignons un beau lac où, justement nous en trouvons une avec vue sur le magnifique plan d’eau.Après le repas la route se poursuit, similaire à celle du matin, entre résineux et petits chênes rabougris, bien courageux de pousser ainsi dans les rochers moussus ou couverts de lichens dont la couleur gris-vert est si jolie. Les fougères aussi sont magnifiques et les quelques fleurs jaunes ou violettes apportent une note de couleur qui tranche avec le vert et le brun, l’égayant.À un moment donné, il nous faut emprunter une autre piste, fermée celle-là au trafic motorisé. La route est couverte de cailloux grossiers qui ripent et les montées sont rudes, au point qu’il nous faut mettre pied à terre, ce que nous évitons toujours de faire car pousser le vélo chargé n’est souvent guère plus facile. Et puis il y a les mouches qui nous bourdonnent aux oreilles et se posent sur nos mains, nos bras, nos jambes, que nous secouons sans cesse comme les chevaux ou les vaches pour tenter de nous en débarrasser, sans succès bien sûr. Pire il y a les taons qui nous piquent et ça fait mal. Ce passage est difficile et déplaisant mais il ne suffit pas à nous faire oublier que la journée fut belle, de port en forêt, de forêt en lac, sous un soleil généreux.