Ni foriras ĉi-matene sub sufiĉe agrabla ĉielo, iom griza sed kun belaj heliĝoj, sen pluvo, sen vento, aŭ tre milda, malvarmetaj sed ne malvarmaj temperaturoj. Ni atingas la stacidomon Malmö, kie ni estis hieraŭ laŭ pli-malpli gravaj vojoj.
Ni miras pri la manko de trafiko, ĉu ĉe la vojoj enirantaj de la urbo, ĉu en la urbo mem. Nia alproksimiĝo eĉ fortimigas kuniklon apud la stacidomo. La trafiko estas fluida, ni renkontas tiom da bicikloj kiom da aŭtoj. La granda proporcio de senbruaj elektraj aŭtoj aldonas al la trankvilo. Pri la bicikloj, ili estas bonvenaj ĉi tie. Ne nur la stirmaniero de la svedoj estas imitinda, sed multaj inteligentaj instalaĵoj estis faritaj. Ĉi tie la trafiklumo fariĝas verda por la biciklantoj, kiam ili alproksimiĝas, tie balustradeto ebligas al vi ne devi meti la piedon surtere se la lumo estas ruĝa kaj pli facile reekiri, ĉirkaûvojoj estas sisteme proponitaj se estas laboroj, la senpaga parkejo por bicikloj ĉe la stacidomo havas 1 500 parklokojn kaj, krome, la biciklantoj plej ofte havas prioritaton ĉe intersekciĝoj.
Hieraŭ, ni vagis en la urbocentro. Male, ĉi-foje ni biciklas tra la nova urbo kiu estis konstruita okcidente sur iamaj industriaj kaj havenaj dezertejoj. La 54-etaĝa Turning Torso enhavas 4 000 kvadratajn metrojn da oficoj kaj 147 loĝsekcioj. Alta 190 metrojn, ĝi estas la verko de la hispana arĥitekto Santiago Calatrava kaj fariĝis la simbolo de la renovigo de la urbo. Ĝi certe valoras la tre malgrandan ĉirkaŭvojon, kiun ni faras por pli bone kontempli ĝin. Ni preterpasas ankaŭ du aliajn simbolojn de la urbo, ĝia plaĝo kaj la apuda parko, tre bela kaj tre okupata en ĉi tiu ĉi sabato matene de julio kaj, kelkajn kilometrojn plu, la faman ponton Øresund, kiu ligas Malmö kaj Kopenhagon. Oni ĉiam finfine konstruas pontojn inter nacioj kiuj militis, tion ni jam diris al ni dum la Esperanto-Kongreso en Strasburgo pasintan majon transirante la biciklan ponton, kiu ligas Francion kaj Germanion. Tiom da nenecesaj mortintoj kaj suferoj...
Ĉi tiu parto de la itinero estas certe la plej bela, kiun ni vidis ekde nia alveno en Svedio. Ĝi ankaŭ feliĉe estas ebena.
Ni haltas por pikniko en lerneja korto, alirebla por la publiko. La lernejoj ĉi tie ne estas bunkroj kiel en Francio, ili estas malfermitaj kaj mi ne aŭdis, ke svedaj infanoj estas aparte en danĝero.
Post la manĝo, ĉio ŝanĝiĝas. La vojo malfaciliĝas. La vento leviĝas, vento de 45 kilometroj hore de la sudo-sudoriento, de la fronto por diri alimaniere. Krome, la pejzaĝo estas multe malpli interesa: dum pluraj kilometroj sinsekve, ni biciklas sur rektaj vojoj, kiuj transiras kampojn de cerealoj aŭ betoj kiuj etendiĝas ĝis la horizonto. Kelkajn aĉatojn trapasante Trelleborg tiam ni alvenas al nia kampadejo, kiu estas tre bone ekipita.
Ventoj de 70 kilometroj hore estas prognozitaj dum la nokto. Morgaŭ, ankoraŭ fortaj, ili tamen malfortiĝu kaj orientu sin de la sudokcidento, kun iom da ŝanco, ili eĉ iom puŝos nin ĝis Ystad.
Kaj ĉar pri vento, amikoj, voĉdonu tiel morgaŭ, ke ĉesos ankaŭ la malbona vento, kiu blovas tra nia lando!
Nous partons ce matin sous un ciel clément, un peu gris mais avec de belles éclaircies, pas de pluie, pas de vent, ou si peu, des températures fraiches sans être froides. Nous rejoignons la gare de Malmö où nous étions hier en suivant des routes plus ou moins importantes.
Nous sommes sidérés du peu de circulation que ce soit aux accès de la ville ou dans la ville elle-même. Notre approche fait même fuir un lapin à deux pas de la gare. La circulation est fluide, nous croisons autant de vélos que de voitures. La proportion importante des voitures électriques peu bruyantes ajoute au calme. Quant aux vélos, ils sont ici les bienvenus. Non seulement la conduite des Suédois est exemplaire mais de nombreux aménagements intelligents ont été réalisés. Ici le feu passe au vert pour le cycliste à son approche, là une barre permet de ne pas avoir à poser le pied à terre si le feu est rouge et de se relancer plus facilement, une déviation est systématiquement prévue en cas de travaux, le parking à vélos de la gare, gratuit, offre 1.500 places et, cerise sur le gâteau, les cyclistes sont le plus souvent prioritaires aux carrefours.Hier, nus avions déambulé dans le centre-ville. Nous parcourons en revanche cette fois la ville nouvelle qui s’est installée à l’ouest sur les anciennes friches industrielles et portuaires. La Turning Torso de 54 étages abrite 4.000 mètres carrés de bureaux et 147 logements. Haute de 190 mètres, elle est l’œuvre de l’architecte espagnol Santiago Calatrava et le symbole du renouveau de la ville. Elle vaut bien le tout petit détour que nous faisons pour mieux la contempler. Nous croisons également deux autres symboles de la ville, sa plage et le parc attenant, de toute beauté et très fréquenté en ce samedi matin de juillet et, quelques kilomètres plus loin, le fameux pont de l’Øresund qui relie Malmö et Copenhague. On finit toujours par construire des ponts entre les nations qui se sont fait la guerre, nous nous l’étions déjà dit pendant le congrès d’espéranto à Strasbourg au mois de mai en empruntant la passerelle cycliste qui relie la France à l’Allemagne. Tant de morts et de souffrances inutiles.Cette partie du parcours est assurément la plus belle que nous ayons vue depuis notre arrivée en Suède. Elle a de plus le bon goût d’être plate.Nous nous arrêtons pour le pique-nique dans une cour d’école, accessible au public. Les écoles ici ne sont pas comme en France des bunkers, elles sont ouvertes et je n’ai pas entendu que les enfants suédois soient particulièrement en danger.Après le pique-nique, tout change. La route se fait pénible. Le vent se lève, un vent de 45 kilomètres à l’heure de sud sud-est, de face pour le dire autrement. De plus, le paysage est bien moins intéressant : pendant plusieurs kilomètres d’affilée, on roule sur des routes toutes droites qui traversent des champs de céréales ou de betteraves qui s’étendent à l’infini. Quelques courses en passant à Trelleborg puis nous rejoignons notre camping, fort bien équipé.Des vents de 70 kilomètres à l’heure sont annoncés pour la nuit. Demain, encore forts, ils devraient néanmoins faiblir et s’établir au sud-ouest, avec un peu de chance, ils nous pousseront un peu jusqu’à Ystad.Et puisqu’on parle de vent, les amis, faites donc en sorte demain que cesse aussi le vent mauvais qui souffle sur notre pays !