Denove ne multe por diri hodiaŭ, mi konfesas.
Ni ripozis en komforta loĝejo hieraŭ en Koszalin kaj kontrolis niajn planojn koncerne la sekvantajn tagojn. Ni provis promeni en la urbon sed ĝi estis tre malgaja kaj nenio vere interesis nin.
Ni foriris hodiaŭ matene tra la bela urba parko por aliĝi al la biciklovojo, kiu kunligas Koszalin al Mielno laŭ trafikata vojo. Almenaŭ biciklovojo iras laŭ ĝi kie ni estas sekuraj. La pejzaĝo estas malĝojiga kaj malbela. La aŭtoj malbonodoras kaj neelteneble bruas. Certe ne temas pri la plej agrablaj momentoj de la tago.
Alveninte en Mielno, reveninte al la rando de la Balta Maro, ni prenas la marbordan biciklovojon, ofte tre bonkvalitan, tre belan kelkloke. Ĝi esats inter la vojo, kiun ni ne povas vidi, kaj la maro, kiun ni vidas inter la arboj aŭ ĉe la enirejo de la vojetoj, kiuj aliras al la plaĝo.
Estas multaj promenantoj, ĉu sekvante ĉi tiun vojon, en familio, kun la infanĉaro kaj la hundo, aŭ transirante ĝin kun siaj brakoj plenplenaj de balonoj, buoj, siteloj, ŝoveliloj, sablomuldiloj kaj rastiloj, faldeblaj seĝoj, ekranoj aŭ sunombreloj. Ili direktiĝas al la plaĝo kie multaj homoj sunbanas aŭ banas sin. La vetero tute konvenas. La suno brilas en sennuba ĉielo.
De tempo al tempo, ni trapasas apudmara feriurbo kiu aspektas kiel formikejo de turistoj, ĉu polaj – la granda plimulto – ĉu germanaj.
Dekoj kaj dekoj da budoj vicas la vojon. Tie oni vendas manĝaĵojn – tro dolĉajn kaj tro grasajn – trinkaĵojn, ludojn kaj vestaĵojn kaj kompreneble neforgeseblajn suvenirojn. Ankaŭ estas ŝveligeblaj kasteloj kaj bruaj elektronikaj ludoj kun multaj fiksaj aŭ blinkaj perfortaj lumoj kaj kompreneble sukcenaj aĉaj vendejoj kiuj asertas esti juvelejoj. Ĝi estas iom deprima, fakte.
La vojo ebena plata kaj sen malfacilaĵo. Ni alvenas al la kampadejo sufiĉe frue. Ĉi tiu estas agrabla.
Peu de choses à raconter aujourd’hui encore, il faut bien l’avouer.
Nous avons consacré la journée d’hier à Koszalin à nous reposer dans un appartement confortable et à caler l’organisation des prochains jours. Nous avons bien tenté une sortie en ville mais elle est bien triste et rien n’a éveillé notre intérêt.Nous partons ce matin par le beau parc de la ville pour rejoindre la piste cyclable qui relie Koszalin à Mielno le long d’une route très fréquentée. Du moins est-elle doublée par une piste cyclable où nous sommes en sécurité. C’est triste et c’est moche. Les voitures puent et font un vacarme insupportable. Ce n’est clairement pas le meilleur moment de la journée.Une fois arrivés à Mielno, revenus au bord de la Baltique, nous empruntons la piste cyclable littorale, souvent de très bonne qualité, très jolie par endroits. Elle court entre la route que nous ne voyons pas et la mer que nous apercevons entre les arbres ou à l’entrée des chemins qui sont autant d’entrées à la plage.Les promeneurs sont très nombreux, soit qu’ils suivent cette piste, en famille, avec la poussette et le chien, soit qu’ils la traversent les bras encombrés de ballons, de bouées, de seaux, de pelles, de moule à sable et de râteaux, de fauteuils pliants, de paravents ou de parasols pour rejoindre la plage où de nombreuses personnes se font bronzer ou se baignent. Le temps s’y prête. Le soleil brille dans un ciel sans nuage.De temps à autre, on traverse une ville balnéaire qui ressemble à une fourmilière de touristes soit polonais – en grande majorité – soit allemands.Des dizaines et des dizaines d’échoppes bordent la route. On y vend nourriture – trop sucrée et trop grasse – des boissons, des jeux et des vêtements et bien sûr d’indispensables souvenirs. Il y a aussi les châteaux gonflables et les jeux électroniques bruyants avec débauche de lumières fixes ou clignotantes, violentes et bien sûr des quincailleries d’ambre qui s’affirment bijouteries. C’est un peu déprimant, en fait.La route est plate et sans difficulté. Nous arrivons assez tôt au camping. Celui-là est correct.