Ni foriras ĉi-matene iom pli malfrue ol kutime, ĉirkaŭ kvarono antaŭ la 10-a: ni ellitiĝis je kvarono post la 7-a anstataŭ la 6-a kaj duono... Kaj ni ĉiam bezonas multe da tempo por pretigi: la aliaj biciklantoj ellitiĝis post ni. sed ekpedalis antaŭ ni... Ne gravas, la etapo estas mallonga, malpli ol 50 kilometrojn.
La hodiaŭa itinero malsamas tiu de la antaŭaj tagoj. Dum la tuta tago ni veturas de vilaĝo al vilaĝo per malgrandaj asfaltaj vojoj, plejofte borderitaj de arbaroj, kie foliarboj estas multe pli ol rezinarboj, aŭ de arvaretoj, foje de paŝtejoj, malofte de kampoj.Verda esats la tutan tagon. Foje flavgriza pro la muskaj rokoj aŭ blua, rozkolora kaj flava pro la diskretaj sovaĝaj floroj, kiuj borderas la vojon. La vojo ne estas tiel rekta kiel hieraŭ sed ĉefe ĝi ĉiam supren- kaj malsupreniras. Mi pensas, ke ni neniam vidis pli ol 100 metrojn da ebena vojo. La grimpadoj de 4 ĝis 7%, foje pli, estas feliĉe mallongaj kaj la malsupreniroj sufiĉas danke al la akirita impeto por pli mallongigi la sekvan, tiel ke nia rapido restas kontentiga.De tie kaj tie, ni renkontas iun fjordon, kie malgrandaj boatoj estas ankrigitaj. Sed eble temas pri lagoj. Ĉiukaze, estas belege.La tutan tagon ni serĉis lokon por aĉeti por ĉi tiu vespero sed... nenion, eĉ ne unu el tiuj malgrandajn kabanojn, kie homoj vendas la superfluon de sia ĝardeno, eĉ ne vendiston de fragoj, kiujn ni kutime renkontas ĉe ĉiu stratangulo. Estas surprize, homoj ankoraŭ devas manĝi... Estas malgranda restoracio ĉe la kampadejo, ĝi konvenos. Intertempe mi profitas la helan sunbrilon por lesivi.Ĉi-vespere, estas neniu terenaŭto aŭ ruldomo inter la maro kaj ni. Ĝi estas malpli ol 10 metrojn de nia tendo. Ni estas apenaŭ 1 metron de la sablo de la plaĝo kie infanoj ludas kaj naĝas sub la superrigardo de siaj gepatroj.La mirinda beleco de la frua mateno estos por ni. Ni bonŝacas.Nous partons ce matin un peu plus tard que d’habitude, vers 9 heures 45, lever à 7 heures et quart au lieu de 6 heures et demie… Et puis nous sommes toujours aussi longs à nous préparer : les autres cyclistes se lèvent après nous mais mettent le pied à la pédale bien avant nous… Mais ce n’est pas grave l’étape est courte, moins de 50 kilomètres.
L’itinéraire d’aujourd’hui n’est en rien semblable à celui des jours précédents. Toute la journée nous circulons de village en village sur de petites routes bitumées, le plus souvent bordées de forêts, où les feuillus l’emportent sur les résineux, ou de sous-bois, parfois de pâtures, rarement de cultures.Du vert toute la journée. Et le jaune-gris des rochers moussus ou le bleu, le rose et le jaune des fleurs sauvage qui bordent la route, discrètes. L’itinéraire n’est pas aussi rectiligne qu’hier mais surtout ça monte et ça descend sans cesse. Je ne crois pas que nous ayons eu plus de 100 mètres de plat. Les montées de 4 à 7%, parfois plus, sont heureusement courtes et les descentes suffisantes pour que l’élan pris raccourcisse encore la suivante, de sorte que notre vitesse reste satisfaisante.De loin en loin, nous croisons quelque fjord où des petits bateaux sont à l’ancre. Mais peut-être sont-ce des lacs. C’est en tout cas très beau.Toute la journée nous avons guetté un endroit où faire les courses pour ce soir mais rien, pas même un de ces cageounettes où les gens vendent le surplus de leur jardin, pas même un marchand de fraises. Il en a pourtant d’habitude à tous les coins de rue. C’est étonnant, il faut pourtant bien que les gens mangent… Il y a un petit restaurant au camping, ça fera l’affaire. En attendant, je profite du grand soleil pour faire un peu de lessive.Ce soir, pas de 4 X 4 ni de caravane entre la mer est nous. Elle est à moins de 10 mètres de notre tente. Nous sommes à 1 mètre à peine du sable de la plage où les enfants s’ébattent et se baignent sous la surveillance des parents.La féerie du petit matin sera pour nous. On est bien.