La pluvo finfine ĉesis hieraŭ vespere.Ni fine povis starigi la tendon fronte al la maro, ĉirkaŭ 15 metrojn de la akvo, kun mirinda vido al la golfo kaj la kontraŭa insulo, kaŝsita en la nebulo. Tiom da beleco kompensis la iom penantajn horojn, kiujn ni ĵus pasis, rekuraĝigante nin. Sed ĝi estus tiel se ne estus tiu malĝentila homo kiu, kvankam li disponis liberan spacon ĉie aliloke, inkluzive fronte al la maro, decidis aprki sian grandan karavanon kaj sian grandan aŭton ĝuste inter nia tendo kaj la akvo. Kvankam ni diris al li, ke temas pri, ni diru, malrespekta konduto, tiu ĉi aĉulo nenion volis scii. "Mi estas ĉi tie, mi restos ĉi tie". "Fiulo ja estas fiulo"... Ni kutime renkontas el ili unu okaze de ĉiu vojaĝo, sed nur unu. Estis tiu sinjorino, kiu rifuzis doni al ni akvon, aŭ tiu ĉi, kiu malpermesis al ni ŝirmiĝi sub ŝia balkono dum pluvego.
Male, estas ĉi tiuj junaj metilernantoj loĝantaj ĉe la kampadejo, kiuj venis nokte por proponi al ni ŝirmejon en sia bangalo ĉar ili timas por ni pro la ŝtormo. "Ĉi tiu kanto estas via"... Denove kanzono de Brassens.
Ni renkontas tiom da afablaj kaj bonvenaj homoj...
Hodiaŭ posttagmeze, ni denove renkontis Christiane kaj ŝian edzon, kiujn ni renkontis en la tendejo Ystad kaj kiuj invitis nin tranokti ĉe ili dum nia trapaso en Braunschweig kie ili loĝas, fine de aŭgusto; poste estas ĉi tiuj maljunuloj kiuj trinkas bieron babilante sur la tablo starigita antaŭ la vendejo Coop, kie ni aĉetas. Ili gustumas ĉerizojn kaj proponas al ni kelkajn aŭ estas Lina, kun kiu ni interparolas dum preskaŭ duonhoro.
Ah jes, pri la vetero! Miriga varmego ĉi-matene ĉirkaŭ la 7-a, varma kaj radia suno, kiu vualas la maron per densa nebulo, kiun ĝi sukcesas ŝiri tie kaj tie. Vata atmosfero en kiu nenio estas klara. Preskaŭ oni imagas, ke iu marvirino aperu el ĉi tiu kotono. Rapide, la vetero ŝanĝiĝas, ne plu estas varme aŭ malvarme, la ĉielo estas nek klara nek nuba, la nuboj ŝajnas anonci pluvon kaj finifine, ne. Ĝi ne estas varia sed nedecidema,, ĝ eĉ ne estas certa, ke ĝi estas necerta. Kaj tiam finfine jes, kiam ni alvenas al la kampadejo, iom pluvas kaj poste, finfine, ne, ĉi tiu mallonga pluvo ĉesas, brilas arda suno, kiu permesas al ni sekigi la vestaĵojn la ankoraŭ malsekajn ekde la antaŭa tago.
Koncerne la itinero, ni spertos la plejbonon kaj la plejmalbonon. La plej bonon ĉi-matene kiam ni ekpedalas. Ni transiras la kamparon, kie paŝtiĝas kuŝantaj bovinoj, kiuj ignoras nin, poste plue tri ĉevaloj, kiuj venas renkonte al ni, poste sekvas nin ĝis la fino de sia paŝtejo, igante siajn hufojn resoni sur la tero kiun ni povas senti tremi. La leporo kaj la cervo, kiujn ni renkontas iom pli poste, ekfûgas, ili ne volas konatiĝi kun ni, male al la ŝafoj kun kiuj ni diskutas “bêêêê bêê bê” plej serioze. Ĉi tiu transiro de kamparo, kiu ankoraŭ ŝajnas dormanta, kie ni estas solaj, estas plibeligita per mallongaj trairejoj en arbaroj, grandiozaj en la matena nebulo, jen sur vojoj aŭ gruzitaj arbarvojoj, jen sur herbaj vojoj apenaŭ troveblaj sed kiujn la navigilo konas.
Kaj tiam la revo vaporiĝas... La vojo fariĝas tute seninteresa kaj pena, teams pri senfinaj rektaj linioj sur vojoj paralelaj al la najbara aŭtovojo, kies bruado estas senĉesa. Ni pasas tra kelkaj sufiĉe grandaj urboj. En Sölvesborg ni trairas la ikonecan Sölvesborgsbron, la 760-metran ponton konstruitan nur por la piedirantoj kaj la biciklantoj. Tiu ĉi trairejo estas tre agrabla kaj ŝanĝas de la malĝoja monotoneco de la tago.
La ĉi-vespera kampadejo estas bonega kaj tre bone ekipita. Nia tendo estas starigita sub la arboj sur peceto da herbo ĉirkaŭita de rokoj. Estas tabloj, el kiuj kelkaj estas kovritaj kaj la servodomo estas nur kelkaj metroj for. Se ni estus havintaj ĉi tiujn aranĝojn hieraŭ...
La pluie a fini par cesser hier soir. Nous avons pu finalement dresser la tente face à la mer, à une quinzaine de mètres de l’eau, avec une vue merveilleuse sur le golfe et l’île en face, noyée dans la brume. Une beauté qui compensait les heures un peu éprouvantes qui venaient de s’écouler, nous remontant le moral. Mais c’était sans compter sur un grossier personnage qui, alors qu’il y avait de la place partout ailleurs, y compris face à la mer, a choisi de poser sa grosse caravane et sa grosse voiture pile poil entre notre tente et l’eau. Nous avons eu beau lui signifier que c’était un comportement à tout le moins peu respectueux, ce monsieur n’a rien voulu savoir. « J’y suis, j’y reste ». Quand on est c… on est c… Nous en rencontrons un à chaque voyage, mais un seul. C’était cette dame qui refusait de nous donner de l’eau ou celui-là qui nous interdisait de nous mettre à l’abri sous son balcon.
À l’inverse, il y a ces jeunes apprentis logés au camping qui viennent dans la nuit nous proposer de nous abriter dans leur bungalow parce qu’ils craignent pour nous sous l’orage. Elle est à toi cette chanson… C’est encore Brassens.Nous rencontrons tellement de gens ouverts et accueillants…Ce midi, nous avons recroisé Christiane et son mari que nous avions rencontrés au camping d’Ystad et qui nous ont invités à passer la nuit chez eux lors de notre passage à Braunschweig, fin août et puis il y a ces vieux qui boivent une bière en discutant sur la table installée devant le magasin Coop où nous faisons les courses en dégustant des cerises. Ils nous en offrent au passage ou Lina avec qui nous discutons près d’une demi-heure.Ah oui, la météo. Une chaleur étonnante ce matin vers 7 heures un soleil chaud et radieux qui voile la mer d’une brume dense qu’il parvient à déchirer ici et là. Une atmosphère ouatée où rien n’est net. Pour un peu, on s’attendrait à voir surgir quelque sirène de ce coton. Rapidement, le temps change, il ne plus ni chaud ni froid, le ciel n’est ni clair ni voilé, les nuages semblent annoncer la pluie et puis non. Il n’est pas variable mais indécis, pas même certain de l’être semble-t-il. Et puis finalement si, au moment où nous arrivons au camping, une petite pluie et puis non tout compte fait, succède à cette courte averse un soleil ardent qui nous permet de faire sécher les affaires encore humides de la veille.Quant à l’itinéraire, nous aurons eu le meilleur et le pire. Le meilleur ce matin au départ. Nous traversons la campagne où paissent les vaches avachies qui nous ignorent puis plus loin trois chevaux qui viennent à notre rencontre puis nous suivent jusqu’à l’extrémité de leur pâture en faisant résonner leurs sabots sur le sol qu’on sent trembler. Le lièvre et le chevreuil que nous croisons un peu plus loin prennent la fuite, peu enclins à faire connaissance, contrairement aux moutons avec qui nous engagerons une discussion « bêêêê bêê bê » le plus sérieusement du monde. Cette traversée d’une campagne qui semble encore endormie où nous sommes seuls est agrémentée de courts passages en forêts, magnifiques dans la brume matinale, parfois sur des routes ou des pistes forestières gravillonnées, parfois sur des chemins d’herbe à peine dessinés mais que le GPS, lui, connaît.Et puis le songe se dissipe… L’itinéraire devient franchement pénible, faite d’interminables lignes droites sur des routes parallèles à l’autoroute voisine dont le grondement est incessant. On traverse quelques villes plus importantes. À Sölvesborg, nous empruntons l’emblématique Sölvesborgsbron, la passerelle de 760 mètres construite pour l’usage exclusif des piétons et des cyclistes. Ce passage-là est bien agréable et rompt avec la triste monotonie de la journée.Le camping de ce soir est superbe et magnifiquement équipé. Notre petite tente est installée sous les arbres sur un coin d’herbe entouré de rochers. Il y a des tables dont certaines sont couvertes et la maison de service n’est qu’à quelques mètres. Si nous avions eu ces aménagements hier…